Westerland (dane Vesterland, frise Wäästerlön aŭ Weesterlön) inter la jaroj 1905 kaj 2008 estis urba komunumo, kaj ekde la jaro 2009 estas la centra parto de laŭ areo plivastigita komunumo Sylt en Germanio. Ĝi troviĝas sur la insulo Sylt en la Norda Maro kaj estas ties plej grava loĝloko. Administre ĝi apartenas al la distrikto Norda Frislando de la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio. Fine de la jaro 2007 Westerland havis 9032 loĝantojn, fine de decembro 2022 la laŭ areo plivastigita komunumo Sylt havis 13 924 loĝantojn.
Dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj en Westerland ekzistis tute vigla Esperanto-grupo, kaj dum majo 1981 la Germana Esperanto-Kongreso okazis en la urbo.