William Miller | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de februaro 1782 en Pittsfield |
Morto | 20-an de decembro 1849 (67-jaraĝa) en Hampton |
Tombo | William Miller Cemetery (en) |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Capt. William Miller, II (en) |
Patrino | Paulina Miller (en) |
Edz(in)o | Lucy Miller (en) |
Okupo | |
Okupo | terkultivisto predikisto teologo religiestro |
William MILLER (la 15-a de februaro, 1782 - la 20-a de decembro, 1849) estis usona baptista predikisto, kies sekvantojn oni nomis "Millerites" (Miller-anoj). Li fondis la movadon adventisman en la 1830-aj kaj 1840-aj jaroj per siaj prognozoj pri la dato de la baldaŭa reveno de Kristo sur la teron. La Sepataga Adventisma Eklezio, la Adventa Kristana Eklezio, kaj aliaj adventismaj grupoj rekte kreskis el la fiasko de la prognozoj de Miller en 1843-1844, kaj ankaŭ la movadoj de la Bibliaj studantoj (Russell-anoj) kaj la Atestantoj de Jehovo havas radikojn en la postlasaĵoj de Miller.