Babela turo | |||
---|---|---|---|
biblia rakonto literatura motivo arta temo mito pri originoj | |||
Lando | Babilonio Irako vd | ||
Situo | |||
Geografia situo | 32° 32′ 11″ N, 44° 25′ 15″ O (mapo)32.5362544.420833Koordinatoj: 32° 32′ 11″ N, 44° 25′ 15″ O (mapo) | ||
| |||
Parto de | Genezo 11 vd | ||
La Babela turo (alinome - Babilona turo) estas priskribita en la Biblio, kaj estas simbolo de malfideleco kaj manko de respekto al dio. En la Biblio ni legas, ke la posteuloj de Noa, komencis konstrui turon en ebenaĵo Ŝinar en Babilonio. Ili strebis konstrui tiel altan turon, ke ĝi atingu la ĉielon. Daŭrigante sian laboron, ili kolerigis dion kiu decidis venĝi sin kaj konfuzigi iliajn lingvojn. Pro tio, la homoj parolas en diversaj lingvoj kaj kovras la vastan surfacon de la tero.
La mito verŝajne havis du celojn: montri al homoj, ke oni ne povas malrespekti diojn, kaj klarigi, kial la homoj parolas malsamajn lingvojn.