Lua estas skriptolingvo, kiu la 13-an de marto 2013 fariĝis disponebla en la esperanta Vikipedio.
- La funkcioj estas aldonataj per nova parserila funkcio
{{#invoke:}}
en ĉirkaŭantan klasikan ŝablonon kaj kompletigas tiun per ĝeneralaj helpaj funkcioj, kiuj ĝis nun estis malfacile realigeblaj.
- Kompare al Vikisintaksa ŝablona programado Lua ofertas antaŭ ĉio ĝis nun apenaŭ eblajn teknikojn rilate al signoĉenoj kaj pli grandaj kvantoj de numera datumoj.
- En MediaWiki ĝi estas enplektata per la mw:Extension:Scribunto, kiu ankaŭ ebligus pliajn skriptajn lingvojn.
Organizaj demandoj de la esperanta Vikipedio estas aranĝataj sur Vikipedio:Lua. La prezentado sur ĉi tiu helpopaĝo kontraŭe principe koncernas ĉiun ajn Vikion.