![]() | Ĉi tiu artikolo temas pri kolekta kaj vasta termino. Por unuopa kolekto da komandoj rigardu la paĝon Komputila programo. |
Programaro (aŭ softvaro) estas aro de logikaj (ne fizikaj) iloj de komputilaj sistemoj, kiuj regas fizikan aparataron por realigado de konkreta laboro. Programaro povas esti, ekzemple, programoj por skribi dosierojn, registri aŭ aŭskulti sondosierojn, esplori interreton, operaciumoj (Unikso, Linukso, Vindozo) ktp...
Eble la difino plej ĝusta de programaro estas de Instituto de inĝenieroj elektronikaj kaj elektroteknikaj en sia normo 729: "La sumo de la programoj de komputado, procedoj, reguloj, dokumentoj kaj asociataj datumoj, kiuj estas parto de komputada sistemo". Laŭ ĉi tiu difino, la programaro konsistas ne nur el programoj sed ankaŭ el ĉiuj datumoj konserveblaj per komputika memoro aŭ datumportilo.