Adreso

Adreso estas preciza lokindiko, kiu helpas (re)trovi ĉi tiun lokon kaj direkti personojn, objektojninformojn tien. Tradicie gravan rolon ludis la adreso por la poŝtaj servoj, por la administra registrado de personoj ktp. Fine de la 20-a jarcento la nocio trovis aldonan uzon rilate al la navigado en komputilaj retoj. Listo de adresoj estas adresaro.

En anglalingvaj landoj, la poŝta kodo kutime venas lasta. En granda parto de Eŭropo, la kodo antaŭas la urbonomon, tiel: "2301 La Chaux-de-Fonds". Kelkfoje, la landkodo ISO 3166 estas metita antaŭ la poŝtkodo: "CH-2301 La Chaux-de-Fonds".

Paperpoŝta adreso por letero, kiu trafu abonkeston, kutime konsistas el ĉi tiuj eroj:

Formato Ekzemplo
Nomo(Asocio)

Poŝtkesto

Poŝtkodo + urbo

Lando - ne-deviga

Ina Ido

Stichting TEJO*

Postbus (angle: P.O.Box)

NL-5753 BL DEURNE

NEDERLAND

*TEJO aŭ Therapeuten voor jongeren

Paperpoŝta adreso por letero, kiu kuŝu en poŝtejo ĝis kiam la ricevanto mem venos por preni ĝin estas kutime konata sub la franca nomo "Poste restante" (Ĝis peto ĉe poŝtoficejo): La frazo pli bone estu en lingvo de la lando; laŭ kontraktoj ĝi povas esti en la franca lingvo [poste restante]). Sur letero de tipo "ĝis eldemando" nepre devas esti skribita familia nomo de la ricevanto.

Se la urbo estas sufiĉe granda, kaj pro tio sufiĉe konata en la lando, la regiono povas ne esti skribita en adreso (ekzemple, en Rusio oni ne skribas nomon de la regiono se la urbo estas ĉefurbo de la regiono).

Depende de kutimoj de la lando, adreso povas esti skribita en ĉi tiu ordo, kiel supre, aŭ en la mala ordo. Precize ĉi ĉio estas priskribita en reguloj de uzado de la poŝto, kiuj reguloj estas propraj por ĉiu lando kaj pro tio malmulte diversaj de reguloj de la aliaj landoj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne