Dividendo

Dividendo estas parto de neta profito de kompanio aŭ de akcia entrepreno aŭ societo, kiu estas dividita laŭtempe inter la kompanianoj aŭ la akciuloj.

Oni elpagas la dividendon laŭ kuponoj, troviĝintaj sur la akcio. Pri grando de la elpagebla profito decidas la jara ĉefkunveno de akciuloj. La sumo de la dividendo (proporcio je la profito) influas la kurzoprezon de la akcio, kiu malsamas al la nomvaloro (nominala valoro).

La vorto devenas de la latina vorto dividere (dividi), tra la esprimo pars dividenda = divid`enda/disdonenda parto.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne