Facebook

Facebook (angla prononco [FEJSbuk], aŭskultu), en Esperanto ankaŭ Vizaĝlibro aŭ sone adaptita Fejsbuko, estas interkona retejo lanĉita la 4-an de februaro 2004. La retejo ebligas al iu ajn pli aĝa ol 13 jaroj senpage krei personan paĝon kun tekstoj kaj bildoj. Uzantoj povas interkonektiĝi fariĝante "amikoj", konigi bildojn kaj aliajn dosierojn, lasi mesaĝojn sur la paĝoj de aliaj uzantoj kaj aldoniĝi al grupoj de uzantoj, organizitaj laŭ komuna intereso (deveno de la sama loko, la sama lernejo, universitato aŭ laborloko ktp). Facebook fariĝis la plej populara socia (interkona) retejo en la angla-lingva mondo kaj kelkaj aliaj mondregionoj. Ĝi ekhavis pli ol miliardo da uzantoj en la jaro 2013. En aliaj regionoj de la mondo oni ankoraŭ preferas aliajn retejojn (ekzemple aktuale dum la 2020-aj jaroj en Rusio temas pri VKontakte kaj en Ĉinio kaj WeChat, Douyin (ankaŭ konata kiel TikTok), QQ, Baidu Tieba). Ĉi tiu retejo ankaŭ altiris kritikojn pro siaj reguloj pri privateco kaj pro la fakto ke estas tre malfacile por uzantoj forviŝi sian konton. Facebook estis malpermesita en kelkaj landoj, inkluzive de Sirio, Irano, Birmo kaj Butano.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne