Facebookcorewwwi.onion

{{{nomo}}}
kašita servo de Tor
Retadreso www.facebookwkhpilnemxj7asaniu7vnjjbiltxjqhye3mhbshg7kx5tfyd.onion
vdr

facebookcorewwwi.onion estas retejo kiu permesas aliron al Facebook per la Tor protokolo, uzanta ties .onion supranivela domajno.[1][2] En aprilo 2016 ĝi estis uzita de pli ol 1 miliono da homoj monate, kaj pli ol 525 000 en 2015. Nek Twitter nek Google funkciigas retejojn per Tor, kaj Facebook estis aplaŭdita por permesi tian aliron, kiu igas ĝin alirebla en landoj kie aktive oni provas bloki Facebook.[3][4]

En oktobro 2014, Facebook anoncis ke uzantoj povus aliri al la retejo tra servo de Tor per Tor retumilo, kiu protektas la privatecon de la uzanto kaj ĉifras per HTTPS.[5][6][7][8] Anoncante la novaĵon, Alec Muffett diris "la onion-an adreson de Facebook provizas vojon por aliri Facebook per Tor sen peti protektojn de ĉifrado provizita de la Tor-nubo. ... Ĝi provizas punkt-al-punkta komunikado, de via retumilo rekte al datumcentro de Facebook." Ties reta adreso – facebookcorewwwi.onion – estas retroakronimo por Kerna WWWa Infrastrukturo de Facebook (en la angla Facebook's Core WWW Infraestructure).

Antaŭ la publikigo de oficiala .onion-a domajno, aliri al Facebook per Tor kelkfoje ne eblis kaj aperis eraraj mesaĝoj.[1] Estas multaj kialoj por uzi la Tor-protokolon por laŭleĝaj celoj, kiel ekzemple por pliigi anonimecon kiam oni konektiĝas al Facebook.[9] ProPublica eksplicite referencis la ekziston de Facebook-a .onion-a retejo kiam ili komencis sian propran onion-an servon.[10]

Konektiĝi al Facebook per Tor proponas vojon aliri la retejon kun pli alta nivelo de protekto kontraŭ snooping kaj gvatado kaj de komercaj kaj de ŝtataj roluloj.[11] La retejo ankaŭ faciligas al Facebook diferencigi inter kontoj kiuj estis kaptitaj de botnet kaj tiuj kiuj legitime aliras Facebook per Tor. De ties publikigo en 2014, la retejo estis ankoraŭ en fruaj stadioj, kaj necesis multe da laboro por poluri la kodon por aliri per Tor. Supozeble aliaj firmaoj sekvos la ekzemplon kaj liberigos siajn proprajn Tor-alireblajn retejojn.

  1. 1,0 1,1 [1]] 22a de aprilo, 2016.
  2. [2]
  3. [3] 10a de aprilo, 2016.
  4. [4] 1a de novembro, 2014.
  5. [5] 31a de oktobro, 2014.
  6. [6] 31a de oktobro, 2014.
  7. [7]
  8. [8]
  9. [9] 6a de februaro, 2015.
  10. [10]
  11. [11] 10a de novembro, 2014}}

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne