Jankio

Onklo Saĉjo en (jankia) rekrutada kampanjo

Jankio (angle Yankee) estas verŝajne, de origino, insultnomo kiun la britaj koloniistoj donis al la loĝantoj de la nederlanda kolonio Nieuw-Nederland.

La ekzakta origino de la vorto estas ne precize konata. Supozeble ĝi ekestis el la nederlandaj antaŭnomoj Jan-Kees. (J(oh)ano-Kornelio).

En certaj indianaj lingvoj 'Yankee' estas la vorto por ŝtelisto. La indianoj do nomus ilin ŝtelistoj post kiam la koloniistoj eksproprietigis ĉiujn kampojn de la indianoj.

Pliposte Jankio fariĝis kromnomo por loĝantoj de Novjorkio kaj la limtuŝanta New England. Nuntempe la loĝantoj de Novjorko kaj New England uzas la vorton "Jankio" kiel geŭzonomo. Unu el la profesiaj bazopilkoteamoj de Novjorko nomiĝas la "New York Yankees".


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne