Kerkennah-insuloj | ||
---|---|---|
insularo, municipality of Tunisia [+] | ||
Supermara alteco | 13 m [+] | |
Koordinatoj | 34° 42′ 56″ N, 11° 11′ 25″ O (mapo)34.71555555555611.190277777778Koordinatoj: 34° 42′ 56″ N, 11° 11′ 25″ O (mapo) | |
Akvokolektejo | 160 km² (16 000 ha) [+] | |
Areo | 160 km² (16 000 ha) [+] | |
Nombro de insuloj | 6 | |
Ĉefaj insuloj | Chergui, Garbi | |
Loĝantaro | 15 501 (2014-04-23) | |
Horzono | UTC+01:00 [+] | |
Kerkennah-insuloj | ||
Vikimedia Komunejo: Kerkennah [+] | ||
La Kerkennah-insuloj (aliaj nomformoj povas esti Kerkenna, Kerkena, Karkana; pli frue nomata Kyrannis (greke), poste Cercina (latine), poste Kerkenah (arabe قرقنة) estas malgranda insularo antaŭ la orientaj bordoj de Tunizio en Golfo de Gabès, ĉirkaŭ 20 km antaŭ la kontinento (Sfax). Ĝi havas surfacon de ĉirkaŭ 160 km2. La insularo konsistas el najbaraj ĉefinsuloj Chergui kaj Garbi kaj el multaj neloĝataj insuletoj. La Kerkenna-insuloj estas administrataj fare de Gubernio de Sfax. La ĉefa komunumo estas Remla. La insulon ligas laŭhorara ŝipkonekto al tuniza haveno en Sfax.