Lingvotavolo

Lingvotavolo (aŭ registro) estas maniero de parolado aŭ skribado taŭga por certa komunika situacio.

En la lingvotavolo reprezentiĝas sociaj rilatoj. Ekzemple dungito uzas alian lingvotavolon kun sia ĉefo ol kun siaj amikoj.

La termino estas distingenda de ĵargono, kiu havas grup- aŭ fakspecifan vortostokon malfacile kompreneblan por eksteruloj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne