Morao[1] estas unuo de sono uzata por determini la fonologian silaban pezon en iuj lingvoj. La radiko mora signifas "periodon de tempo" deveninte de la latina vorto por "paŭzo, malfruo", kiu ankaŭ uzita por traduki la grekan Χρόνος (ĥronos signifanta "tempon"). En 1968 la usona lingvisto James D. McCawley priskribis ke "longa silabo konsistas el du moraoj kaj mallonga silabo el unu."
Ĝenerale, unu-moraa silabo estas nomata malpeza silabo, du-moraa silabo estas peza silabo, kaj tri-moraa silabo estas super-peza silabo. Plej da lingvistoj opinias, ke neniu lingvo uzas silabon enhavantan kvar aŭ pli moraojn.