Postalveolaro

Lokoj de artikulacio
Labialo
Bilabialo
Labial-velaro
Labial-alveolaro
Labial-dentalo
Koronalo
Lango-labialo
Interdentalo
Dentalo
Alveolaro
Apeksa konsonanto
Laminalo
Postalveolaro
Alveolo-palatalo
Retroflekso
Dorsalo
Palatalo
Labial-palatalo
Velsono
Uvularo
Uvular-epiglotalo
Radikalo
Faringalo
Epigloto-faringalo
Epiglotalo
Glotalo
Ĉi tiu paĝo entenas fonetikan informon en la IFA, kiu povas ne ĝuste montriĝi per iuj retumiloj.
[Helpon!]
vdr

Postalveolaroj (aŭ postdentokarnajpostalveolaj konsonantoj aŭ pleonasme postalveolaraj konsonantoj) estas konsonantoj artikulaciataj per la lango proksime al aŭ tuŝanta la "dorson" de la alveola kresto, kio metas ilin iomete pli malantaŭe en la buŝo ol la alveolaraj konsonantoj, kiuj fariĝas ĉe la kresto mem, sed ne tiel malantaŭe kiel la dura palato (la loko de artikulacio por palatalaj konsonantoj).

Inter la frikativoj kaj afrikatoj, subtipo nomata palato-alveolaraj konsonantoj (vidu sube) estas montrataj kun ekzemploj en la tabelo. La alveolo-palatalaj kaj la retrofleksaj konsonantoj ankaŭ estas postalveolaj en sia punkto de artikulacio, sed ili ricevas apartajn kolumnojn en tabelo de la IFA, kaj estas ilustrataj ĉi tie per ekzemploj en siaj propraj artikoloj.

La palato-alveolaraj siblantoj kaj postalveolaraj klaketoj identigitaj de la Internacia Fonetika Alfabeto estas:


IFA Priskribo Ekzemplo
Lingvo Ortografio IFA Signifo
Senvoĉa palato-alveolara frikativo Angla ship ʃɪp ŝipo
Voĉa palato-alveolara frikativo Angla vision vɪʒən vizio, vido
Senvoĉa palato-alveolara afrikato Angla chip tʃɪp ĉipo
Voĉa palato-alveolara afrikato Angla jug dʒʌg vazo
Apicala (post)alveolara klaketa ellaso Nama !oas k͡!oas kava
Laminala postalveolara klaketa ellaso !Kunga ǂua k͡ǂwa imiti


Rimarku: En la tradicio de la IFA, la afrikatoj skribeblas ankaŭ per la simboloj por palatalaj plozivoj, <c, ɟ>.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne