1-a arondismento de Parizo

1-a arondismento de Parizo
arondismento municipa • city district

Blazono

Blazono
Administrado
INSEE kodo 75101 [+]
Poŝtkodo 75001
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 15 919  (2021) [+]
Loĝdenso 8 699 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 52′ N, 2° 21′ O (mapo)48.8599472.342059 [+]
Areo 1,83 km² ( 183 ha) [+]
1-a arondismento de Parizo (Parizo)
1-a arondismento de Parizo (Parizo)
DEC
Situo de 1-a arondismento de Parizo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Paris 1er arrondissement [+]
vdr

La 1-a arondismento (france Ier arondissement) estas unu el la dudek arondismentoj de Parizo. Ĝi estas la plej centra, unu el la plej malgrandaj kaj cetere la malplej loĝata arondismento de la franca ĉefurbo. Laŭ la stato de 2021 en la arondismento vivis 15 919 loĝantoj sur areo de 1,83 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 8 699 loĝantoj/km².

Pliparto el la kvartalo estas dediĉata al ekonomiaj aferoj aŭ al administrado. La arondismento ĉefe situas sur la dekstra bordo de Sejno, sed kovras ankaŭ la okcidentan pinton de la insulo Cité. La 1-a arondismento estas do la plej malnova kvartalo de Parizo: la insulo Cité estis loĝita ekde la Romia imperio, kaj la kvartalo Les Halles datiĝas de la komenco de Mezepoko.

Luvro kaj la ĝardeno Tuileries kovras grandan parton de la arondismento.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne