La 15-a arondismento (franceXVe arrondissement) estas unu el la dudek arondismentoj de Parizo. Ĝi troviĝas sur la maldekstra bordo de la Sejno, kaj laŭ la stato de 2021 en la arondismento vivis 227 746 loĝantoj sur areo de 8,5 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 26 794 loĝantoj/km². Do tiele ĝi estas la plej multhoma arondismento de la francaĉefurbo.