16-a arondismento de Parizo

16-a arondismento de Parizo

emblemo

arondismento municipa

Blazono

Blazono
Administrado
INSEE kodo 75116 [+]
Poŝtkodo 75016 • 75116
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 162 061  (2021) [+]
Loĝdenso 20 488 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 52′ N, 2° 17′ O (mapo)48.8636111111112.2764888888889 [+]
Areo 7,91 km² ( 791 ha) [+]
16-a arondismento de Parizo (Parizo)
16-a arondismento de Parizo (Parizo)
DEC
Situo de 16-a arondismento de Parizo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Paris 16e arrondissement [+]
vdr
La 20
arondismentoj
de Parizo
Blazono de Parizo
Blazono de Parizo
17 18 19
  8 9 10 11 20
16 2 3
1 4 12
Sejno
  7 6 5 13
15 14

La 16-a arondismento (france XVIe arrondissement) estas unu el la dudek arondismentoj de Parizo. Ĝi troviĝas sur la dekstra bordo de Sejno, kaj laŭ la stato de 2021 en la arondismento vivis 162 061 loĝantoj sur areo de 7,91 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 20 488 loĝantoj/km².

Oni ofte rigardas ĝin kiel la plej riĉa kaj la plej burĝa areo de Parizo. La 16-a arondismento estas la sola pariza arondismento kun du apartaj poŝtkodoj : 75016 sude kaj 75116 norde.

La arondismento entenas la faman avenuon Foch, kiu estas la plej larĝa vojo de la franca ĉefurbo kaj cetere unu el la plej luksaj. La kvartaloj Auteuil kaj Passy, ĉefe dediĉita al loĝejoj, ankaŭ situas tie. La 16-a arondismento gastigas multajn ambasadejojn. En la 16-a arondismento situas la stadiono Parc des Princes (tio estas la oficiala stadiono de la pariza futbala teamo Paris Saint-Germain), sed ankaŭ la stadiono Roland Garros.

La bosko de Boulogne, okcidente de la arondismento, administre apartenas al ĝi.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne