Amerika turfalko

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Amerika turfalko

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Falkedoj Falconidae
Genro: Falko Falco
Specio: F. sparverius
Falco sparverius
Linnaeus, 1758
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Amerika turfalko (Falco sparverius) estas la plej eta kaj la plej kolorplena falko el Nordameriko. Ĝi estas malgranda falko, tio estas birdo de la familio de Falkedoj, kaj la ununura membro de la grupo de turfalkoj en Ameriko. Ĝi estas la plej komuna falko en Nordameriko, kaj ĝi troviĝas en ampleksa vario de vivejoj. Ĝi estas 19–21 cm longa, kaj la plej malgranda falko de Nordameriko. Ĝi estas kazo de seksa dimorfismo laŭ grando kaj laŭ plumaro, kvankam ambaŭ seksoj havas ruĝecbrunan dorson kun rimarkinda strieco. Junuloj estas similaj laŭ plumaro al plenkreskuloj.

La Amerika turfalko reproduktiĝas de centra kaj okcidenta Alasko tra norda Kanado al Nova Skotio, kaj suden tra Nordameriko, al centra Meksiko kaj Karibio. Ĝi estas loka reproduktulo en Centrameriko kaj estas amplekse distribuata tra Sudameriko ĝis la suda pinto, kvankam ĝi mankas en densaj arbaroj, kiel la Amazona arbarego. Plej parto de la birdoj de Alasko, Kanado kaj norda Usono migras suden dum vintro. Krome la specio estas foje vaganto en okcidentan Eŭropon.

Ĝi estas komuna birdo uzata en falkado, ĉefe fare de komencantoj.

Ĝiaj moroj similas al tiuj de la kuza eŭropa turfalko, sed ĝi ĉasas pli ofte el ripozejo ol per ŝvebo, kaj ĝi manĝas plie insektojn, ĉefe akridoj, ol mamuletojn kiaj musojlacertoj kaj aliaj malgrandaj birdoj.

Ili nestumas en kavaĵoj en arboj, klifoj, konstruaĵoj kaj aliaj strukturoj. La tri ĝis sep ovoj estas demetataj en variaj monatoj laŭ lando: junio en Kanado, marto en Florido, januaro en Centrameriko, oktobro en Ĉilio. Ambaŭ gepatroj helpas al kovado.

Ĉefaj karakteroj estas ruĝbrunaj dorso kaj vosto, blugrizaj flugiloj (ruĝbrunaj je ino), griza kapo, blankaj vangoj kun du nigraj vertikalaj strioj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne