Aristeo

Aristeo

Originala nomo Αρισταίος
Sekso vira
Eble sama Aristaeus, Veteris
Familio
Patro Apolono
Patrino Kireno
Edzo/Edzino Aŭtonoo
Infanoj Nysa, Macris, Akteono, Charmus, Calaecarpus
vdr

Laŭ la helena mitologio, Aristeo (latine Aristaeus, el la greka Ἀρισταῖος, «iama proksima sekvanto de la abelaro» aŭ «la plej bona») estis duaranga dio, kiu dekomence estis kultata heroo al kiu oni atribuadis la eltrovon de multaj utilaj artoj, ĉefe la abelbredadon[1].

Verŝajne, tri malsamaj mitaj rakontoj pri elstara homo, kiu diiĝis pro sia bonfaro al homaro, aperis en diversaj lokoj sendepende unu de la aliaj, kaj poste unuiĝis en la figuro de Aristeo. El tio devenis, ekzemple, la diversaj rakontoj pri liaj vojaĝoj tra tiel foraj landoj. Oni listigis lin kiel filon de Urano kaj Geo, kvankam la plimulto de la versioj konsideras lin filo de Apolono kaj la ĉasistino Kireno, nepino de Peneo. Fakte, Heziodo nomis lin «la paŝtisto de Apolono»[2]. Sed troviĝas ankaŭ lokaj rakontoj, laŭ kiuj li estis filo de Ĥirono[3][4] aŭ de Karisto, filo de tiu lasta[5]. Pro lia rilato al tiu dio, Cicerono konsideris lin filo de Bakĥo, laŭ la romia mitologio[6].

Aristeo estis prezentita kiel flugilhava junulo sur beotiaj ceramikaĵoj[7], simile al la bildigoj de la Boreidoj, spiritoj de la norda vento. Li aperas en grekaj kaj ankaŭ en romaj mitoj, kie li estas konsiderata bonfaranto al homaro, kiun li instruis bredi brutojn kaj abelojn. Per sia lerteco Aristeo iom similas al Triptolemo, al kiu diino Demetro donacis grenojn, instruis lin kultivi grundon kaj ordonis, ke li instruu tion, precipe plugi kaj semi.

  1. Lia kreado de abelbredista aparataro, kiaj la masko el lina gazo kaj la tekniko fumigi abelujojn estis priskribitaj fare de Nono en sia Dyonisiaca, 5.214 kaj sekv.
  2. Heziodo. Katalogo de virinoj, frag. 93.
  3. Diodoro Sicila, Historia biblioteko, 4.81.
  4. Pindaro, Pitiaj odoj, 9.45.
  5. Bakĥilido, Fragmento 45.
  6. François Noël. Dictionnaire Universel de la Fable et de la Mythologie.
  7. Kaj sur la tripieda vazo (kothon) konservita ĉe la Metropolitan Museum of Art. Brian F. Cook. Aristaios, ĉe The Metropolitan Museum of Art Bulletin, New Series, 21.1 (somero 1962), paĝ. 31-36. Tie, li portan ankaŭ hojon kaj unu-mantenila amforo, kiu laŭ Cook pleniĝas je maizsemoj.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne