Atlaso (mitologio)

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la mitologia persono. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Atlaso.
Atlaso
Titanoj
Informoj
Sekso vira
Patro Japeto
Patrino Klimena
Gefratoj PrometeoMenoitioEpimeteo • Eumelus
Edzo/Edzino Plejono • Etro
Kunulo Hesperis
Infanoj Meropa • Hyas • TajgetoMaja • Celaeno • KalipsoAlkiono (filino de Atlanto) • Sterope • Electra • Hespero • Ambrosia • Cleeia • Coronis • Polyxo • Aesyle • Dioné • Dione • Hesperidinoj • Diomedes • Eudora • Maera
vdr
Heraklo kaj Atlaso, ŝtelinte la orajn pomojn - Nacia arkeologia museo de Ateno

En la helena mitologio, Atlaso (el la malnova greka Ἄτλας, « la portanto », de τλάω / tláô, « porti, subteni ») estis titano, filo de Japeto kaj Temiso (Laŭ aliaj fontoj, naskis lin Klimena aŭ Asia) kaj frato de Prometeo, Epimeteo, Menetio.

la Historia biblioteko de Diodoro Sicilia priskribas lin kiel filon de Urano.

Kun la oceanidino Plejona, li estas patro de la Plejadoj; kun ŝi, aŭ kun Etra, alia oceanidino, li estas patro de la Hiadoj; kaj kun Hesperisa, sia nepino, li estas patro de la Hesperidinoj. Kun aliaj neprecizataj diinoj, li generus Kalipson, Dionon kaj Maeran.

Partopreninte al la ribelo de la Titanoj kontraŭ la Olimpanoj (rakontita en la Titanomakio), li estis kondamnita eterne subteni la ĉielon.

Heraklo komisiis lin ŝteli la orajn pomojn de la ĝardeno de la Hesperidinoj, kaj konsentis subteni lian ŝarĝon dum tiu tempo.

Tiu figuro inspiris ilustraĵojn de libroj pri geografio

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne