Batalo de Monte Cassino

Ruinoj de la urbo Cassino post la batalo.
Polaj soldatoj portas municion al la batal-pozicioj ĉe la monaĥejo Montekasino
Polaj soldatoj ĉe la monaĥejo Montekasino, la 18an de majo 1944
Polaj soldatoj sur la ruinaĵoj de la kaptita monaĥejo Montekasino, la 18an de majo 1944
Pola soldato Emil Czech ludas la "krakovan" trumpet-signalon en la kaptita (liberigita) monaĥejo Montekasino
La germanaj militkaptitoj en Piedimonte
La Pola Milit-Tombejo ĉe la monaĥejo Montekasino
La skulptaĵo ĉe la enirejo al la Pola Milit-Tombejo ĉe la monaĥejo Montekasino

Batalo de Monte Cassino (konata ankaŭ kiel la batalo pri Romo) – fakte kvar bataloj de aliancaj armeoj kontraŭ germanoj, kiuj okazis en 1944 en regiono de la monaĥejo Montekasino. La batalo estas agnoskata unu el la plej akraj (krom batalo ĉe Stalingrado, batalo ĉe Kursko, T-Tago kaj la ribelo de Varsovio) dum la Dua Mondmilito. Brita historiisto Matthew Parker skribis: La batalo pri Cassino – la plej granda landa batalo en Eŭropo – estis la plej peza kaj sanga inter bataloj de okcidentaj aliancanoj kontraŭ la germana Wehrmacht sur ĉiuj frontoj de la Dua Mondmilito. La germana flanko komparis ĝin mallaŭde kun Stalingrado.

Post sukcesaj alterigadoj de aliancanoj en Kalabrio, Taranto kaj Salerno komence de septembro 1943 kaj post kapitulaco de Italio sammonate, germanaj fortoj komencis malrapide retiriĝi al norda direkto. Lerte komandataj germanaj armeoj, baziĝante sin sur du improvizaj defend-linioj, sukcese malfruigis ofensivon de aliancanoj, preparante samtempe Linion de Gustav – forte fortikigita kaj malfacile konkerebla zono de defendaj fortikaĵoj trapasantaj tra la malplej larĝa loko de la Itala duoninsulo. Feldmarŝalo de Luftwaffe Albert Kesselring, al kiu oni la 6-an de novembro 1943 donis komandadon de ĉiuj germanaj fortoj en Italio, promesis al Hitler konservi la linion dum almenaŭ ses monatoj.

Lokitaj sur fortaj defendaj pozicioj, en teritorio klare favoranta al defendantoj kaj en kiu oni ne povis utiligi kirasitajn fortojn, la armeoj de generaloj Heinrich von Vietinghoff kaj Fridolin von Senger sen peno defendis seriojn da atakoj de aliancaj armeoj de januaro ĝis majo de 1944. Finfine la germanaj linioj estis rompitaj la 18-an de majo egale danke al atakoj de Franca Ekspedicia Korpuso, la 2-a Pola Korpuso kaj la brita 78-a Divizio, kaj malfortigo de fortoj kaj rimedoj de la 10-a germana armeo, kiu ĉi tiun tagon komencis retirigi siajn frontajn taĉmentojn.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne