Biharo

w1
Biharo

subŝtato de Barato
Administrado
Estas parto de Barato
Administra centro Patnao
Politiko
Estro Nitish Kumar

(ekde 22-a de februaro 2015)

Demografio
Oficialaj lingvoj Hindia lingvo, Bihara lingvo
Loĝantaro (laŭ la stato de 2011) 103 804 637
Geografio
Areo 94 163 km² (9 416 300 ha)
Biharo sur la mapo de Barato
Biharo sur la mapo de Barato
Geografia situo 25° 22′ 12″ N, 85° 7′ 48″ O (mapo)25.3785.13Koordinatoj: 25° 22′ 12″ N, 85° 7′ 48″ O (mapo) [+]

Map

Hor-zono UTC+05:30 [+]
Kodoj
Poŝtkodoj 800XXX - 855XXX [+]
ISO 3166-2 IN-BR
Eksteraj paĝoj
bihar.gov.in [+]
La kategorio en la Komunejo Biharo [+]
vdr

Biharo (hindie बिहार [bihar]) estas Barato-subŝtato en la orienta valo de Gango.

Laŭ la stato de 2011 en la subŝtato vivis 103 804 637 loĝantoj sur areo de 94 163 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 102 loĝantoj/km². La ĉefurbo estas Patnao.

La lando Nepalo estas norde, kaj je la aliaj flankoj de Biharo estas la barataj subŝtatoj Utar-Pradeŝo (okcidente), Ĝharkhando (sude), kaj Okcidenta Bengalo (oriente).

La hindia kaj la urdua estas la oficialaj lingvoj en Biharo. El la biharaj lingvoj, la plej grandaj lingvoj uzataj estas la angika, bhojpura, magadha kaj maithila. Ĉi-lasta estas unu el la 22 oficialaj lingvoj de la lando. Biharo konsistas el 38 distriktoj. Ĝi estas antikv-historie riĉa, sed ankaŭ nuntempe unu regiono kie multas mizeruloj kaj ankaŭ akras kaj ofte perfortas socipolitikajn kontraŭadojn.

Vido al Patnao

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne