Birdomigrado

Birdomigrado aludas al regulaj laŭsezonaj veturadoj entreprenitaj de multaj specioj de migrobirdoj. Migrado inkludas movojn de diversaj distancoj faritaj pro ŝanĝoj en manĝodisponeblo, medio aŭ vetero. Tiuj lastaj tamen estas plej ofte malregulaj kaj estas nomitaj pli ĝuste kiel nomadismo, invadoj aŭ aperoj. Migrado estas markita de la ĉiujara sezoneco. Kontraste, birdoj kiuj estas nemigrantoj estas konataj kiel loĝantaj birdoj.

La birdoj estas unu el la plej moviĝemaj kaj diversmaniere moviĝantaj estaĵoj de la animalaro. Ili okupas la tutan teron, ili troviĝas sur la grundo, en arbetoj, sur la arboj, leviĝas ĝis 10-kilometra alto, vivas en lagoj, riveroj kaj maroj ekde la polusoj ĝis la ekvatoro, en la tundroj kaj en la sekaj dezertoj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne