Boholo

Boholo
Provinco
Flago
provinco de la Filipinoj [+]

LandoFilipinoj

ĈefurboTagbilaran
- koordinatoj10° N, 124° O (mapo)9.8833333333333124.21666666667Koordinatoj: 10° N, 124° O (mapo)
Akvokolektejo4 820,95 km² (482 095 ha) [+]
Areo4 820,95 km² (482 095 ha) [+]

Loĝantaro1 394 329 [+] (1-a de majo 2020)
Denseco289,22 loĝ./km² [+] [+]

GuberniestroErico Aristotle Aumentado
(ekde 30-a de junio 2022)

Poŝtkodo6300–6346 [+]
ISO 3166-2PH-BOH

Boholo (Tero)
Boholo (Tero)

Boholo (Tero)
Boholo (Tero)
DEC

Map
Boholo

Vikimedia Komunejo:  Bohol (province) [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Bohol, aŭ en Esperanto Boholo, estas insula provinco de Filipinoj situantaj en la Centraj Bisajoj nome regiono konsistanta je la insulo Boholo kaj 75 pli malgrandaj ĉirkaŭaj insuloj.[1] Ties ĉefurbo estas Tagbilaran. Kun areo de 4,117.26 km² kaj marbordo 261 km longa, Bohol estas la deka plej granda insulo de Filipinoj.[2] Okcidente de Boholo estas Cebuo, nordoriente estas la insulo Lejteo kaj sude, tra la Bohola Maro estas Mindanao.

La provinco estas populara turista allogo pro siaj strandoj kaj turismejoj.[3] La Ĉokolado-montetoj (vidu la apudan foton), multnombraj amasoj de kalkoŝtona formiĝo, estas la plej populara allogo. La insulo Panglao, sudokcidente de Tagbilaran City, famas pro sia lokoj por subnaĝado kaj kutime estas listata kiel unu el plej famaj dek subnaĝejoj en la mondo. La Filipina karlito, konsiderata la dua plej malgranda primato en la mondo, estas indiĝena de tiu insulo (vidu la supran foton).

Boholanoj aludas sian hejminsulon kiel "Respubliko Bohol" kun kaj konvinko kaj fiero.[4] Mallarĝas markolo separas la insulojn Cebuo kaj Boholo kaj ambaŭ kunhavas komunan lingvon, sed Boholanoj pluhavas konscian distingon el la Cebuanoj. La klimato de Bohol estas ĝenerale seka, kun maksimuma pluvokvanto inter junio kaj oktobro. La interno estas pli freŝa ol la marbordo.

Tiu insulo estas hejmprovinco de Carlos P. Garcia, oka Prezidento de Filipinoj (1957–1961) kiu naskiĝis en Talibon, Boholo.[5]

  1. Bohol Island Philippines. bohol-philippines.com. Alirita 2009-02-20.
  2. The Island-Province of Bohol Arkivigite je 2006-12-06 per la retarkivo Wayback Machine www. bohol.gov.ph Konsultita la 15an de novembro 2006.
  3. Socio-economic Profile Arkivigite je 2015-11-19 per la retarkivo Wayback Machine www.bohol.gov.ph
  4. Press Release (2002-09-10). Bohol: Growth rate made a sudden leap to TO 2.95 percent. Philippines National Statistics Office. Alirita 2009-06-11.
  5. Bountiful Bohol Arkivigite je 2017-03-12 per la retarkivo Wayback Machine www.aenet.org Konsultita la 15an de novembro, 2006.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne