Delfshaven

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Delfshaven (metroo de Roterdamo).
Malnova mapo (malfruaj jaroj 1860) de Delfshaven, ankoraŭ kiel memstara municipo.
La Voorhaven en Delfshaven.

Delfshaven estas urboparto nederlande nomata stadsgebied (urbteritorio; antaŭ 2014 deelgemeente aŭ partmunicipo) de la municipo Roterdamo en la provinco Sud-Holando de Nederlando. La partmunicipo je la 1-a de januaro 2004 havis 73 000 loĝantojn kaj kovras areon de 5,80 km². Ĝi situas ĉe la dekstra (norda) bordo de la rivero Nova Maso.

La malnova Historia Delfshaven, la popola kvartalo Spangen kaj la trankvila Oud Mathenesse kaŭzas multan variadon en la partmunicipo.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne