Demokratio

La demokratieca indekso de 2022
Balotado en Bangladeŝo.
Balotado en Irako. Longa vico nur de viroj: en kelkaj landoj seksoj apartiĝas por sociaj aferoj.

La demokratiopopolrego[1] estas politika formo de regado, en kiu la superan potencon havas la popolo, kaj tio signifas ke la volo de la civitanoj estas esprimata per voĉdonado.

Civitanoj de demokratia lando havas laŭleĝan rajton influi publikan politikon, ekzemple per esprimado de opinioj publike, voĉdonado en balotojreferendumoj, partoprenado en diskutoj antaŭ decidoj kaj en la decidoj mem, kandidatiĝo en la elektoj aŭ aliĝo al partio kiu kandidatiĝas en ili. La nuntempaj demokratioj donas signifan pezon al la principoj, kiuj establas la kapablon de la civitano por ekzerci ĉi tiun rajton, inkluzive de la konservado de homaj rajtoj kiel la rajto al libereco, libereco de esprimo, libero de asociiĝo, la rajto al proprieto kaj libero de moviĝo.

La plej multaj el la modernaj demokrataj landoj klopodas por ebligi egalan influon ĉe la registaro de ĉiuj civitanoj, sendepende de origino kaj raso, socia kaj ekonomia statuso, religio, sekso kaj socia sekso.

Alidirite, Demokratio agnoskas, ke homoj estas denaske liberaj kaj tial jure garantias, ke ĉiu homo povas praktiki siajn rajtojn kadre de konstitucio kaj leĝoj. Demokratio devas helpi, por ke ĉiu homo ankaü havu la socian bazon por praktikado de siaj rajtoj.

En diversaj kultursferoj kaj ideologiaj tradicioj oni iom diverse difinas demokration. La nuntempe tre vaste akceptita difino estas tiu de liberala demokratio. Laŭ tiu difino, demokratio postulas ĝeneralan kaj egalan balotrajton (Universala balotrajto, kaj similan efektivan rajton kandidati al elekteblaj postenoj), la rajton de la civitanoj organiziĝi kaj eldiri sian opinion sen danĝero esti persekutita aŭ malhelpita, ktp, kaj la rajton krei kaj sekvi amaskomunikilojn liberajn el ĉia subpremo, kaj funkciantan juran ordon, kiu protektu ĉi tiujn liberecojn. En Usono oni tradicie akcentas la disigon kaj la reciprokan kontrolon de la diversaj branĉoj de la potenco: nome la leĝofaranta, la realiganta aŭ plenumanta (praktike administracianta) kaj la juĝista branĉoj (ideo devena el Montesquieu). En la germana kaj nordeŭropa tradicioj oni pli akcentas la popolan suverenecon.

Marksismo-leninismo, kiu estis la reganta ideologio de Sovetunio kaj aliaj socialismaj landoj, nomis liberalan demokration "burĝa demokratio", aŭ "formala demokratio" argumentante, ke la rajtoj de la plej malriĉa parto de la popolo (precipe la laboristaro) ekzistas nur aspekte (laŭŝajne), sed ke ili ne havas la praktikan kaj efektivan eblon profiti de ili. La marksisma-leninisma teorio ligas demokration kun la materiaj kondiĉoj de la vivo kaj la klasa strukturo de la socio. Efektive, la maŝinaro por kreado de partioj, kandidatigoj, aliro al la amaskomunikilaro, sen enkalkuli la eblon krei amaskomunikilojn en la modernaj socioj estas tute for de la atingokapablo de malriĉaj homoj, klasoj, socitavoloj, grupoj ktp. Laŭ tiu teorio liberala demokratio estas fakte diktatoreco de la kapitalistoj super la laboristoj. Laŭ marksismo-leninismo, la historie plej alta formo de demokratio estu la socialisma demokratio, kiu estiĝus per la revolucia renverso de la liberala demokratio. Tiu difino de demokratio misevoluis al diktatura kaj totalisma stalinismo, kaj tamen ĝi havas ankoraŭ subtenantojn en diversaj etosoj, landoj kaj cirkunstancoj.

La termino laŭ etimologio derivas el grekaj radikoj dêmos popolo kaj kratos potenco, povo. Tio povas esti aplikita al la regado de tuta tre loĝata lando, kiel UsonoBarato, same kiel al administrado de malgranda grupo, klubo, asocio ktp.

  1. "Heroo de lontanaj horizontoj", La Ondo de Esperanto. Kontrolita 12-a de majo 2024. (esperante)

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne