Departementa Konsilio (Francio)

Departementa Konsilio
representative assembly • leĝdona povo
Komenco marto 2015 vd
Antaŭe Ĝenerala Konsilio vd
Lando(j) Francio vd
vdr

La Departementa Konsilio (franclingve Conseil départemental) estas la balotita asembleo de ĉiu franca departemento. La departementaj konsilianoj estas balotitaj per universala rekta voĉdono, po unu konsiliano por ĉiu kantono. Iliaj mandatoj daŭras ses jarojn, kaj ili estas anstataŭigitaj duone ĉiu tri jaroj. La konsilianoj balotas internan "konstantan komisionon" (commission permanente), kiu enhavas prezidanton kaj plurajn vicprezidantojn. Tiu komisiono, precipe ĝia prezidanto, estas la ekzekutivo de la departemento. La prezidanto estas krome la hierarkia estro de la departementa administraro.

Hodiaŭ, la vorto "général" povas ŝajni stranga: fakte, antaŭ la kreado de la Regionaj Konsilioj en 1972, la "Conseil général" estis la plej alta loka asembleo, do la plej "ĝenerala" (male al la municipaj konsilioj). Franca leĝo de la 17-a de majo 2013[1] antaŭplanis la alinomadon de
Conseil général al Conseil départemental ekde la venonta renovigo de tiuj konsilioj, kiu okazis en 2015[2]. La konsiliaj balotoj principe okazu ĉiujn ses jarojn, sed povas okazi pli rapide, kio en la lastaj jardekoj ofte okazis: la lastaj balotoj estis en 2001, 2004, 2008, 2011, 2015 kaj 2021.

  1. Loi n° 2013-403 du 17 mai 2013 relative à l'élection des conseillers départementaux, des conseillers municipaux et des conseillers communautaires, et modifiant le calendrier électoral.
  2. Laŭ artikolo 47 de la leĝo de la 17-a de majo 2013, « le mandat des conseillers généraux élus en mars 2008 et en mars 2011 expire en mars 2015 ».

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne