Distrikto Kronach

blazono mapo
distrikta blazono situo de la distrikto en Germanio
Bazaj datumoj
Federacia Lando: Bavario
Distriktaro: Supra Frankonio
administra urbo: Kronach
areo: 651 km²
loĝantoj: 66 393 (decembre 2022)
loĝantoj po km²: 110
aŭtokodo: KC
municipokodo: 09 4 76
komunumoj: 18
administreja adreso: Güterstr. 18
96317 Kronach

La distrikto Kronach [prononco "Kronaĥ"] situas en la distriktaro Supra Frankonio (Oberfranken) de la germana federacia lando Bavario.

Administra centro estas la samnoma urbo Kronach. La distrikto havas areon de 651 km², kaj fine de la jaro 2022 ĝi havis 66 393 loĝantojn.

La distrikta areo situas en la pleja nordo de la distriktaro. Najbaras norde la turingia distrikto Saalfeld-Rudolstadt, nordoriente la same turingia distrikto Saale-Orla, oriente la distrikto Hof, sude la distriktoj Kulmbach kaj la Lichtenfels, sudokcidente la distrikto Coburg kaj okcidente la turingia distrikto Sonneberg.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne