Ĉi tiu artikolo temas pri lando en Eŭropo. Por kemia elemento rigardu la paĝon Germaniumo .
Federacia Respubliko Germanio[1]
Federacia Respubliko Germanujo[2]
Bundesrepublik Deutschland
Flago
Blazono
Nacia himno : national anthem of Germany
Nacia devizo : “Einigkeit und Recht und Freiheit”
(Germana por: Unueco, justo kaj libero)
suverena ŝtato • lando • sociala ŝtato • jurŝtato • lando ĉe la Balta Maro • OECD-lando
Bazaj informoj
Ĉefurbo
Berlino
Oficiala(j) lingvo(j)
germana lingvo
Lingvoj
Uzata(j) lingvo(j)
ŝvaba dialekto , svisgermana lingvo , ripuara dialektaro , saterfrisa lingvo , jeniŝa lingvo , alemana , orientfrislanda platgermana lingvo , Suprasaksa germana dialekto , Main-Franconian, vestfala lingvo , leceburga lingvo , dana lingvo , malsuprasoraba lingvo , suprasoraba lingvo , Palatinata germana dialektaro , germana lingvo , nordfrisa lingvo , platgermana lingvo , germana signolingvo, okcidentjida lingvo
Plej ofta(j) religio(j)
protestanta , katolika
Areo
357 168 km²
Loĝantaro
84 358 845 (2022)
Loĝdenso
266 loĝ./km²
Horzono
UTC+01:00 ; somere UTC+02:00
Interreta domajno
de
Landokodo
DEU
Telefona kodo
+49
Plej alta punkto
Zugspitze
Plej malalta punkto
Neuendorf-Sachsenbande
Politiko
Politika sistemo
respubliko
Ŝtatestro
Frank-Walter Steinmeier
Ĉefministro
Olaf Scholz
Parlamento
Bundesrat kaj Bundestag
Nacia tago
3-a de oktobro , Tago de la germana unueco (ekde 1990)
Ekonomio
Valuto
eŭro (EUR)
MEP
laŭ 2013[3]
– suma
3 636 miliardoj da USD
– pokapa
44 999 USD
Esperanto-movado
Landa E-asocio
Germana Esperanto-Asocio
Epizodo de podkasto Kern.punkto pri germana federaciismo.
Germanio aŭ Germanujo estas demokrata federacia ŝtato en Mezeŭropo . Najbaraj ŝtatoj estas Danio , Pollando , Ĉeĥio , Aŭstrio , Svislando , Francio , Luksemburgo , Belgio kaj Nederlando ; la Norda Maro kaj la Balta Maro estas la naturaj ŝtataj limoj en la nordo.
La oficiala titolo estas germane Bundesrepublik Deutschland [BUNdesrepubli:k DOJĈlant ] ( aŭskultu ), kiu estas vortkreaĵo de la unua ŝtata prezidanto post la Dua Mondmilito , Theodor Heuss - en Esperanto Federacia Respubliko Germanio laŭ la gazetara kaj informa centro de la federacia registaro de Germanio aŭ Federacia Respubliko Germanujo laŭ listo de la ŝtata ministerio pri eksteraj rilatoj.[2] La federacia ĉefurbo kaj registara centro estas Berlino laŭ artikolo 22/1 de la konstitucio ; sed multaj ministraj laborlokoj kaj kelkaj federaciaj institucioj ankoraŭ restas en la eksa ĉefurbo (nun: federacia urbo) Bonno . Ekde la germana reunuiĝo de la 3-a de oktobro 1990 ĝi daŭrigas la ŝtatan agadon de la du antaŭaj laŭ la Malvarma Milito dividitaj germanaj ŝtatoj, neformale kutime nomataj okcidenta kaj orienta Germanio , kiuj ambaŭ establiĝis en 1949.
La politika sistemo estas federacia kaj organizita kiel parlamenta demokratio: laŭ artikolo 20 de la konstitucio Germanio komprenas sin kiel demokrata kaj sociala federacia ŝtato kaj kiel jura ŝtato. Ĝi konsistas el 16 parte suverenaj landoj .
Germanio havas pli ol 80 milionojn da loĝantoj kaj post Rusio estas la due plej popolriĉa ŝtato de Eŭropo. La Federacia Respubliko Germanio apartenas al la Eŭropa Unio kaj estas interalie membro de la Unuiĝintaj Nacioj , Nato kaj la G8-ŝtatoj .
↑ laŭ la Gazetara kaj informa centro de la federacia registaro de Germanio
↑ 2,0 2,1 Laŭ la pdf-dosiero Amtliche Übersetzungen für "Bundesrepublik Deutschland"
↑ Raporto de IMF (Internacia Monfonduso)