Duonarbaro

Duonarbaro de Pinus flexilis, Montaro Toiyabe, Nevado.
Duonarbaro en Israelo kun subarbaraĵo de Anemone coronaria (Ranunkolacoj)

Duonarbaro [1], maldensa arbaromalferma arbaro estas areo kovrata kun arboj je malgranda denseco, konstituante malferman vivmedion, permesante al sunlumo penetri inter la arboj, kaj limigante ombron. Duonarbaro povas subteni subarbaraĵon de arbedaro kaj herbecajn plantojn inkluzive de gresoj. Duonarbaro ofte transiras al arbedaro je pli sekaj cirkonstancoj aŭ dum fruaj fazoj de primara aŭ sekundara sukcesio. Pli altaj arbaj densecoj po areo, kun fermitaj kanopeoj alportas profundan kaj preskaŭ kontinuan ombron. Tia ĉi vegetaĵaro estas nomata arbaro.

  1. Komparu : "duondezerto"

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne