Eiffel-Turo

Eiffel-Turo
france La Tour Eiffel
turo
Eiffel-Turo
Oficiala nomo: La Tour Eiffel
Lando Francio Francio
Regiono Francilio
Urbo Parizo
Tipo de konstruaĵo Turo
Situo Eiffel-Turo
 - alteco 33 m s. m.
 - koordinatoj 48° 51′ 30″ N 02° 17′ 40″ O / 48.85833 °N, 2.29444 °O / 48.85833; 2.29444 (mapo)
Alteco 324 m alteco kun anteno
 - la unua etaĝo 57 m
 - la dua etaĝo 115 m
 - la tria etaĝo 275 m
 - alteco ĝis tegmento 300,65 m
Arkitektoj Stephen Sauvestre, Gustave Eiffel liverinto
Materialo ŝtalo
Konstruata 1887-1889
 - malfermita 31-a de marto 1889
Gvidantaro Société d'Exploitation de la Tour Eiffel (SETE)
Posedanto Urbo Parizo
Por publiko publike alirebla
Poŝtkodo 75007
Etaĝoj 3
Liftoj 7
Restoracioj 2
Uzo Belvedero kaj telekomunikado
Antaŭulo Vaŝingtona Monumento
Superanto Chrysler Building
Situo de Eiffel-Turo enkadre de Francio
Situo de Eiffel-Turo enkadre de Francio
Situo de Eiffel-Turo enkadre de Francio
Situo enkadre de Parizo
Situo enkadre de Parizo
Situo enkadre de Parizo
Vikimedia Komunejo: Tour Eiffel
Retpaĝo: www.tour-eiffel.fr/teiffel/uk/
Eiffel-Turo estis la plej alta konstruaĵo en la mondo inter la jaroj 1889-1930.

Map

Eiffel-Turo

La Eiffel-Turo (la franca prononco de Eiffel estas [efél]; en Esperanto estas uzata ankaŭ literumado Ejfel-Turo) estas mondfama fer-skeleta ĵaluzitura konstruaĵo en la Marsa Kampo en Parizo, elpensita de Gustave Eiffel (de kio devenas ĝia nomo) kaj desegnita kaj konstruita de lia kompanio por la Internacia ekspozicio de 1889, cent jarojn post la Franca Revolucio. Konstruita el 1887 ĝis 1889 kiel enirejo al la Universala Ekspozicio de 1889, ĝi estis dekomence kritikita de kelkaj el la plej gravaj artistoj kaj intelektuloj de tiama Francio pro sia desegno, sed poste ĝi iĝis tutmonda kultura ikono de Francio kaj unu el la plej agnoskeblaj strukturoj en la mondo.[1] La Eiffel-Turo estas la plej vizitata pagenda monumento en la mondo; 6.91 milionoj da personoj ascendis al ĝi en 2015.

Ĝi altas je 324 metroj (ekskluzive de la anteno) kaj pezas pli ol 10.000 tunojn. Ĝia alto estas la sama kiel tiu de 81-etaĝa konstruaĵo, kaj tiel ĝi estas la plej alta strukturo en Parizo. Ĝia bazo estas kvadrata, nome kun 125 metroj je ĉiu flanko. Finkonstruita, la turo estis la plej alta konstruaĵo en la mondo, estante duoble pli alta ol la piramidoj de Egipto. Dum sia konstruado, la turo Eiffel surpasis la alton de la Vaŝingtona Monumento (en Usono) por iĝi la plej alta strukturo farita de homoj en la mondo, titolo kiun ĝi havis dum 41 jaroj ĝis la finkonstruado de la Konstruaĵo Chrysler en Novjorko io okazis en 1930. Ĝi estis la unua strukturo kiu atingis la alton de 300 metroj. Pro la aldono de radioelsenda anteno sur la pinto de la turo en 1957, ĝi estas nune pli alta ol la Konstruaĵo Chrysler je 5.2 metroj. Sen kalkuli la transmitilojn, la turo Eiffel estas la dua plej alta liber-stara strukturo en Francio post la Viadukto de Millau.

Originale oni konceptis la turon kiel dumtempan konstruaĵon, detruotan post 20 jaroj, sed ĝi fariĝis la plej konata simbolo de la urbo. Nun vizitas ĝin pli ol sep milionoj da turistoj kaj vizitantoj ĉiujare.

La turo havas tri nivelojn por vizitantojn, kun restoracioj sur la unua kaj dua niveloj. La supra platformo de la pinta nivelo estas 276 m super la grundonivelo – nome la plej alta rigardejo alirebla de la publiko en la tuta Eŭropa Unio. Oni povas aĉeti enirbiletojn por ascendi ĉu per lifto ĉu per ŝtuparo al la unua kaj dua niveloj. La ascendo el la grundonivelo ĝis la unua nivelo estas de ĉirkaŭ 300 ŝtupoj, same kiel el la unua nivelo al la dua. Kvankam estas ŝtuparo ĝis la pinta nivelo, tiu estas kutime alirebla nur per lifto.

  1. SETE. "The Eiffel Tower at a glance". Oficiala retejo de la Eiffel-Turo. Arkivita el la originalo en la 14a de aprilo 2016. Alirita la 9an de oktobro 2019.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne