Elektra energio

La elektra energio estas la energio provizita per elektra kurento al elektroteĥnikaelektronika sistemo, kiu uzas ĝin laŭ magnetajelektraj kampoj, aŭ konvertas ĝin al alia energia formo. Tia elektro eblas servojn: movi ŝarĝon, lumigi, hejti, ktp.

En fiziko, la elektra energio estas simbolita per signo E, kaj la laboro, kiun tia energio permesas, estas simbolita per signo W.

El la produto de elektra tensio, de elektra kurento kaj de tempo rezultas la elektra energio, de kiu obteneblas la laboro:

kie

  • W estas la elektra laboro (mezurita en ĵulo, simbolo J),
  • U estas la elektra tensio (mezurita en volto, simbolo V),
  • t estas la tempo (mezurita en sekundo, simbolo s).

Elektra energio (kiel iu ajn alia energio) ne povas nuliĝi nek produktiĝi per si mem, sed laŭ la principo de konservado de energio per ia sistemo povas esti transformata al alia energia formo (ekz. meĥanika energio).

La povumo estas la la kvanto da la laboro liverita dum la unuo da tempo. La averaĝa povumo dum daŭro estas :

Sekvas, ke la momenta povumo estas la derivaĵo de la laboro (inverse oni povas konsideri la laboron, kiel integralon de la momenta povumo dum donita tempo):

kie

  • P estas la povumo (mezurita en vato, simbolo W).

La oficiala mezurunuo de energio kaj laboro, laŭ la Sistemo Internacia de Unuoj, estas la ĵulo, pri kiu:

Alia kutima tre uzata unuo (sed ne SI-unuo), pri grandaj kvantoj da elektra energio, estas la kilovathoro (simbolo kWh):

1 kWh = 103 . 3600 J = 3,6 . 106 J = 3,6 MJ .

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne