Falko

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Falko
Migra falko (Falco peregrinus)
Migra falko (Falco peregrinus)
Alaŭdfalko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Falkedoj Falconidae
Genro: Falko Falco
Linnaeus, 1758
Specioj

ĉirkaŭ 37; vidu tekston.

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La falkoj estas rabobirdoj apartenantaj al la familio de falkedoj. La genro enhavas 37 speciojn, amplekse distribuata tra Eŭropo, Azio kaj Nordameriko.

Per siaj longaj, mallarĝaj, falĉilformaj flugiloj, falkoj flugas tre lerte kaj vigle, povas rapidege flugi kaj rapidege ŝanĝi direkton. Falkidoj en sia unua flugojaro, havas pli longajn flugilplumojn kiuj faras ties kunfiguradon pli kiel tiu de celĝeneralaj birdoj kiaj tiuj de larĝaj flugiloj. Tio faciligas flugon dum lernado de la esceptaj taskoj postulataj por efika ĉasado kiel plenkreskuloj.

Oni konstatis ekzemplerojn de Migra falko je rapideco de 200 mejloj hore (320 km/h), kio faras ilin la plej rapida animalo surtere.[1] Aliaj falkoj estas la Ĉasfalko, la Balkanfalko, kaj la Kolombofalko. Kelkaj malgrandaj falkoj kun longaj mallarĝaj flugiloj estas nomataj apusfalkoj, kaj kelkaj kiuj ŝvebas por ĉasadi estas nomataj turfalkoj. Ls falkoj estas parto de la familio de Falkedoj, kiu inkludas ankaŭ la karakarojn, la Ridfalkon, la arbarfalkojn, kaj la falketojn.

Falkoj ne nestas sed demetas siajn ovojn rekte sur grundo.

Falko estis adorata en antikva Egiptio, kies dio Horuso havis kapon de falko.

La grandaj specioj de falkoj estis delonge uzataj por ĉasi en Eŭropo kaj tiu tekniko nomiĝas el falko Falkado. Ankoraŭ en Arabio kaj en multaj aliaj landoj oni praktikas tiun ĉasspecon.

Kiel ĉe multaj rabobirdoj, falkoj havas esceptan vidpovon; unu specio havas la vidan kapablon 2.6 fojojn pli pova ol la normala homa.[2]

Februare de 2005, la kanada ornitologo Louis Lefebvre anoncis metodon mezuri la gradon de birda inteligento laŭ la kapablo novigi la manĝokutimojn. La falkoj kaj la korvedoj akiris plej altajn rezultojn en tiu gamo.[3]

  1. 2003 Grolier Encyclopedia, The Great Book of Knowledge, The Speed of Animals, pp. 278
  2. Science/AAAS Sciencemag.org, 16 April 1976: Vol. 192. no. 4236, pp. 263 - 265 COI:10.1126/science.1257767
  3. EurekAlert.org, Science News, AAAS Annual Meeting, 2005.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne