Biologia klasado

La niveloj de la biologia klasiga sistemo.SpecioGenroFamilioOrdoKlasoFilumoRegnoDomanioVivo
La niveloj de la biologia klasiga sistemo.
Hierarkio de moderna biologia klasado enhavas 8 bazajn taksonomiajn rangojn.

Biologia klasado (aŭ klasifikado) estas ordigado de la plantoj, bestoj kaj aliaj vivuloj en grupojn. La biologia klasado temas kaj pri la klasigaj metodoj, kaj pri la klasigo mem, rezulto de tiuj metodoj. La scienco de la biologia klasado estas taksonomio. La metodo klasika (aŭ tradicia) estis ĉefa ĝis la dua duono de la 20-a jarcento, kaj ekde tiam oni ekuzis la metodon kladikan. La kladika klasigo nun anstataŭas iom post iom la klasikan.

En la sciencoj de la vivaj estaĵoj, la scienca klasigado de la specioj (kio estas nomebla ankaŭ kiel «biologia klasigo») korespondas al sistematiko, kiu estas la metodo aŭ aro de metodoj por klasigi la vivajn estaĵojn, kaj al la taksonomio, kiu estas la klasigon mem, rezulta el la apliko de la metodo. La metodoj de la klasigo nomata klasika aŭ tradicia estis hegemoniaj ĝis la dua duono de la 20-a jarcento, markita per la apero, en 1950,[1] de la filogenetika nomenklaturokladismo.

La terminoj koncernataj de la diferencaj klasigoj ne profitas el difino unuanime akceptita, ĉar ĉiu scienca verko, ĉiu vortaro kaj, por tiel diri, ĉiu aŭtoro havanta la sian. Kiel verkis Small (1989):[2] «La ironio estas konstati ke la fakuloj pri klasigo biologia ne atingis havigi sisteman klarigon de klara nomenklaturo en la interno de sia propra kampo de aktiveco kaj de ties komponantoj […].»[3]

  1. Willi Hennig, Grundzüge einer Theorie der phylogenetischen Systematik, Deutscher Zentralverlag, Berlino, 1950.
  2. Ernest Small, «Systematics of Biological Systematics (Or, Taxonomy of Taxonomy)», Taxon, International Association for Plant Taxonomy (IAPT), vol. 38, no 3,‎ aŭgusto 1989, p. 335-356 (ISSN 0040-0262, DOI 10.2307/1222265, JSTOR 1222265).
  3. Kenneth J. Sytsma kaj J. Chris Pires, «Plant Systematics in the Next 50 Years. Re-Mapping the New Frontier», Taxon, International Association for Plant Taxonomy (IAPT), vol. 50, no 3 «Golden Jubilee Part 5»,‎ aŭgusto 2001, p. 713-732 (ISSN 0040-0262, DOI 10.2307/1223703, JSTOR 1223703).

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne