Specio

La niveloj de la biologia klasiga sistemo.SpecioGenroFamilioOrdoKlasoFilumoRegnoDomanioVivo
La niveloj de la biologia klasiga sistemo.
Hierarkio de moderna biologia klasado enhavas 8 bazajn taksonomiajn rangojn.

Specio estas unueco de la planta, besta kaj aliaj vivaĵaj klasifikoj, nome unu el la bazaj unuoj de la biologia klasado kaj unu taksonomia rango. Specio estas ofte difinita kiel la plej granda grupo de organismoj kapablaj je interreproduktiĝi kaj produkti fekundan idaron. Ĉiuj specianoj povas interkruciĝi kaj heredigi siajn ecojn, naski fekundajn idojn. Ekzemple, mulojhinoj, kies gepatroj estas ĉevalo kaj azeno, ne formas propran specion, ĉar ili estas nefekundaj hibridaj bestoj.

Ĉar en multaj kazoj tiu difino estas taŭga, la malfacilo difini specion estas konata kiel speciproblemo. Diferencaj mezuroj estas ofte uzataj, kiaj simileco de DNA, morfologio, aŭ ekologia niĉo. Esto de specife surloke adaptitaj trajtoj povas krome plie subdividi speciojkn en "infraspecifaj taksonoj" kiaj subspecioj (kaj en botaniko oni uzas aliajn taksonojn, kiaj varioj, subvarioj, kaj formoj).

Oni nomas specion per binoma nomo ekde la popularigo de la moderna klasigo fare de Linneo. Laŭ hipotezoj la specioj kiuj havis saman praulon estas lokigitaj en unu genro, baze dekomence sur similaĵoj. La simileco de specioj estas juĝata baze sur komparo de fizikaj atributoj, kaj kiam disponeblas, laŭ sekvencoj de DNA. Ĉiu specio ricevas dupartan nomon, nome "dunoma nomo", aŭ pli ĝuste "duobla nomo". La unua parto de dunoma nomo estas genra nomo, nome de la genro al kiu la specio apartenas. La dua parto estas nomata ĉu specia aŭ specifa nomo (en zoologio) aŭ specia aŭ specifa epiteto (en botaniko, kio povas esti uzata ankaŭ en zoologio). Ekzemple, Boa constrictor estas unu el kvar specioj de la serpenta genro Boa. Dum la genro ĉiam estas majuskle, la specio neniam. La dunoma nomo estas verkita en kursiva se presita kaj substrekita aŭ intercitile se manverkita.

Uzebla difino de la vorto "specio" kaj fidindaj metodoj identigi partikularan specion estas esenca por starigo kaj testi biologiajn teoriojn kaj por mezuri biodiversecon, kvankam oni povas konsideri ankaŭ aliajn taksonomiajn nivelojn kiaj familioj en larĝskalaj studoj.[1] Al formortintaj specioj konataj nur el fosilioj estas ĝenerale malfacile atribui precizajn taksonomiajn rangojn, kaj pro tio oni uzas pli altajn taksonomiajn nivelojn kiaj familioj ofte por fosil-bazaj studoj.[1][2]

La totala nombro de ne-bakteriaj kaj de ne-arkeaj specioj en la mondo estis ĉirkaŭkalkulita je 8.7 milionoj,[3][4] kun antaŭaj ĉirkaŭkalkuloj game el du milionoj al 100 milionoj.[5]

  1. 1,0 1,1 (2010) “Links Between Global Taxonomic Diversity, Ecological Diversity and the Expansion of Vertebrates on Land”, Biology Letters 6 (4), p. 544–547. doi:10.1098/rsbl.2009.1024. 
  2. Sahney, S. kaj Benton, M.J. (2008). “Recovery from the most profound mass extinction of all time”, Proceedings of the Royal Society: Biological (PDF) 275 (1636), p. 759–65. doi:10.1098/rspb.2007.1370. 
  3. Mora, C. et al. (23asn de Aŭgusto, 2011). “How Many Species Are There on Earth and in the Ocean?”, PLoS Biology 9 (8), p. e1001127. doi:10.1371/journal.pbio.1001127. 
  4. Goldenberg, Suzanne, "Planet Earth is home to 8.7 million species, scientists estimate", The Guardian, 2011-08-23. Kontrolita 2014-02-24.
  5. Just How Many Species Are There, Anyway?. Science Daily (2003-05-26). Arkivita el la originalo je 2003-05-28. Alirita 2014-02-24.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne