Futbala Mondpokalo 2006

Monda Ĉampionado de Futbalo 2006
FIFA Fussball Weltmeisterschaft Deutschland 2006
[[dosiero:|290ra]]
Turniraj detaloj
Loko  Germanio
Datoj 9-a de junio - 9-a de julio 2006
Teamoj 32 (el 6 konfederacioj)
Ejoj 12 (en 12 urboj)
Finaj pozicioj
Ĉampiono Flago de Italio Italio (4a ĉampioneco)
Dua pozicio Flago de Francio Francio
Tria pozicio Flago de Germanio Germanio
Kvara pozicio Flago de Portugalio Portugalio
Turniraj statistikoj
Matĉoj 64
Goloj 147  (2,3 matĉe)
Spektantoj 3 353 655  (52 401 matĉe)
Golreĝo(j) Miroslav Klose
(5 goloj)
Plej bona ludisto Zinedine Zidane
vdr

La 18a Vira Futbala Mondpokalo estis sporta okazaĵo de la federacio FIFA kiu okazis en Germanio ekde la 9-a de junio ĝis la 9-a de julio 2006. Sud-Afriko, Brazilo, Maroko, kaj Anglio estis aliaj landoj kiuj kandidatiĝis por organizi ĝin.

La konkurso havis du fazojn: unue la teamoj de 32 landoj konkursis en grupoj de po kvar teamoj, kaj en ĉiu grupo restis la du plej bonaj, do entute 16 teamoj. Poste en la "finala fazo" unue ludis po du teamoj el tiuj 16, parigitaj laŭ antaŭe difinita sistemo (la okon-finaloj), do restis 8 gajnantoj, sekve interbatalis tiuj 8 teamoj (la kvaron-finaloj), el tio restis 4 gajnantoj, el kiuj po du interludis en la duon-finaloj, kaj - post kiam la perdintoj el tio elbatalis la trian lokon - la gajnintoj el la duon-finaloj komparis siajn fortojn en la finalo.

Por la futbala mondpokalo en 2006 unuafoje kvalifikiĝis la teamoj de Angolo, Ĉeĥio, Ebur-Bordo, Ganao, Togolando, Trinidado kaj Tobago kaj Ukrainio.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne