Henriko de Luksemburgo (* la 16-an de aprilo 1955 en Betzdorf, Luksemburgo) estas la grandduko de Luksemburgo. Li en la franca kaj luksemburga lingvoj nomiĝas Henri kaj en la germana lingvo Heinrich. Henriko estas la sesa luksemburga reganto el la dinastio Nassau-Weilburg. Lia plena titolo estas "Lia Reĝa Moŝto grandduko de Luksemburgo, duko de Nassau, princo de Bourbon-Parma, grafo de Sayn, Königstein, Katzenelnbogen kaj Diez, fortikaĵa grafo de Hammerstein, sinjoro de Mahlberg, Wiesbaden, Idstein, Merenberg, Limburg kaj Eppstein".