Hispanlingva Vikipedio

Hispanlingva Vikipedio
Retadreso es.wikipedia.org
Kategorio Vikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvo hispana
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je la 4-a de julio 2024
Artikolnombro 1 964 073
Profundeco 197.9
Paĝoj 8 211 575
Redaktoj 160 636 887
Uzantoj 7 180 404
Aktivaj uzantoj 14 371
Administrantoj 56
Dosieroj 0
vdr

La Hispana Vikipedio (Hispane: Wikipedia en Español) estas la eldono de Vikipedio en la Hispana lingvo. Ĝi havas la 3-an pozicion inter la vikipedioj kun plej granda nombro da vizitoj de ĉiuj vikipedioj[1]

La projekto estis fondita la 20-a de majo 2001 kaj atingis 100 000 artikolojn la 8-an de marto 2006, 200 000 artikolojn la 10-an de februaro 2007 (malpli ol unu jaro poste), 300 000 la 18-an de novembro de la sama jaro, 400 000 la 20-an de septembro 2008, 500 000 la 5-an de aŭgusto 2009, 600 000 la 23-an de majo 2010, 700.000 la 12-an de januaro 2011 kaj 800 000 la 12-an de julio de la sama jaro. La 13-an de novembro 2011 la hispana vikipedio havis 843 133 artikolojn, 16 311 aneksaĵojn kaj 121 107 kategoriojn. Je la 13-a de novembro de 2011, la hispana vikipedio havas 2 013 091 uzantojn, 15 971 el ili estis aktivaj uzantoj.

La 13-an de marto 2009, ĝi estis la dua vikipedio kiu atingis la milionon da uzantoj kaj ekde la 26-a de oktobro 2011, post superi la Polalingvan Vikipedion, ĝis la 30-a de oktobro 2011, ĝi estis la kvina vikipedio kun la plej granda nombro da artikoloj. Tiun tagon ĝi estis superita per la Nederlandlingva Vikipedio, kiu kreskis pli rapide ol la hispana.

  1. Statistikoj de Vikipedio: Tabelo da vizitoj al la vikipedioj po monato

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne