Immanuel Kant

Immanuel Kant
Kant sur pentrita portreto
Kant sur pentrita portreto
Persona informo
Immanuel Kant
Naskonomo Emanuel Kant
Naskiĝo 22-an de aprilo 1724 (1724-04-22)
en Kenigsbergo,  Reĝlando Prusio
Morto 12-an de februaro 1804 (1804-02-12) (79-jaraĝa)
en Kenigsbergo, Orienta Prusio,  Reĝlando Prusio
Tombo Katedralo de Königsberg Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio luteranismo vd
Etno Germanoj vd
Lingvoj germanahebrealatinaantikva greka vd
Loĝloko Kenigsbergo vd
Ŝtataneco Reĝlando Prusio (1724–1804) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Königsberg (1740–)
Collegium Fridericianum (en) Traduki (1732–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Immanuel Kant
Familio
Patro Johann Georg Kant Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Anna Regina Kant (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o
Profesio
Okupo filozofo
pedagogo
universitata instruisto
matematikisto
verkisto
fizikisto
bibliotekisto
antropologo
jurfilozofo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Epistemologio, metafiziko kaj etiko Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Kritiko de Pura Racio ❦
Kritiko de Praktika Racio ❦
Kritiko de Juĝado ❦
Prolegomeno al iu ajn estonta metafiziko, kiu kiel scienco okazos ❦
Respondado al la Demando “Kio estas Klerismo?” ❦
La Metafiziko de Moroj ❦
La religio ene de la limoj de nura racio ❦
Fondado de la Metafiziko de Moroj vd
Filozofo
Skolo/tradicio kantismo, klerismo
Ĉefaj interesoj sciteorio, metafiziko, etiko, logiko, paco
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Immanuel KANT (1724 - 1804) esperantigita Emanuelo Kantio[1] estis germana filozofo kaj metafizikisto el Kenigsbergo, kiu floris dum la 1780-aj jaroj. Kantismo estas la respondo al la skeptikismo de Hume, kaj li ellaboris la filozofian bazon de la nova scienca mondbildo. Unu el liaj plej famaj frazoj estas: "Kuraĝu scii, arigu vian kuraĝon por uzi vian intelekton".

La ĉefa verko de Kant estas la "kritika trilogio": Kritiko de pura racio (1781), Kritiko de praktika racio (1788) kaj Kritiko de juĝo (1790). En la unua li filozofas pri la naturo de scio, precipe scienca scio, en la dua pri moralo kaj la profundaj demandoj pri Dio, libereco de la volo kaj senmorteco de la animo, kaj en la tria pri nocio de laŭceleco (teleologio).

Kant argumentis ke homa konscio kreas la strukturon de homa sperto de la vivo; tiu kialo estas la fonto de moralo; ke la estetika sperto estas disinteresita (ne deantaŭe havanta propran celon); ke tempo kaj spaco estas homaj formoj de observado kaj ke estas neeble scii ĉu ili ekzistas "per si mem"; kaj supozis, ke la mondo tia, kia ĝi estas per si mem, ne estas submetita al la kategoriaj konceptoj, sur kiuj la homaro dependigas la mondon.

Kant estas vidita kiel kaŭzinta per sia verkado la "kopernikan revolucion" en filozofio, simila al la scienca revolucio iniciatita de Koperniko. La filozofia pensado de Kant restis grandega influo en nuntempa filozofio ankaŭ, precipe en la kampoj de metafiziko, epistemologio, etiko, politika teorio, kaj estetiko.

  1. http://vortaro.net/#Kantio

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne