Itala lingvo

Itala lingvo
Italiano
Teritorioj kun signifa nombro de ital-parolantoj
Teritorioj kun signifa nombro de ital-parolantoj
lingvo • moderna lingvo
italaj latinidaj lingvoj • sud-Eŭropaj lingvoj
Parolata en Italio, San-Marino, Vatikanurbo, Svislando, Slovenio, Kroatio, Francio, Monako, Libio, Tunizio, Eritreo, Etiopio, Somalio, Malto, Albanio, Kanado, Argentino, Brazilo, Meksiko, Venezuelo
Parolantoj 64 800 000
Denaskaj parolantoj proksimume 70 milionoj
Fremdlingvo / dua lingvo por proksimume 55 milionoj
Skribo latina
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa lingvaro
Italika lingvaro
Latinida lingvaro
Orienta latinida lingvaro
Itala lingvo

Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Italio, San Marino, Vatikanurbo, Svislando
Reguligita de Accademia della Crusca
Lingva statuso 1 sekura
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 it
  ISO 639-2 ita
  ISO 639-3 ita
  SIL ITN
  Glottolog ital1282
Angla nomo Italian
Franca nomo italien
Vikipedio
vdr

La itala lingvo (Pri tiu ĉi sono aŭskultu; itale: Italiano) estas latinida lingvo, el la familio de hindeŭropaj lingvoj. Ĝi estas bazita sur la klerula florenca varianto de la toskana dialekto uzita en la dekkvara jarcento, kiu kiel la aliaj dialektoj de Italio devenas de la neklerula latina lingvo parolata post la disfalo de la romia imperio.

Ĝi estas parolata de 70 milionoj, precipe en Italio kaj Svislando.

La unua teksto en la itala estas de 960. Inter 960–1225 la itala fariĝis literatura lingvo. Dum la 14-a jarcento la florenca dialekto, kiel formigita de Dante Alighieri, Giovanni Boccaccio kaj Francesco Petrarca, fariĝis la normo, spite de la manko de politika unueco en Italio ĝis la 19-a jarcento. Tamen plejmulto de la nekleraj homoj daŭrigis parolante nur siajn regionajn lingvojn ĝis la fino de la Dua Mondmilito. Ĝis la kvindekaj jaroj, nur bone instruitaj homoj kapablis paroli ĝin, dum la plej multo de la homoj nur parolis sian lokan dialekton. Pro la disvastigo de la televido, kiu ĉiam dissendas en la itala, kaj ĝenerala instruado en publikaj lernejoj, kie oni lernas nur en la itala, la plej multo de italoj nuntempe bone konas la norman italan.

Dum la 16-a kaj la 17-a jarcentoj la itala lingvo ĝuis grandan prestiĝon en Eŭropo. Ĝi fariĝis kaj plejparte daŭre restas la lingvo de la muzikaj terminoj. Ĝis komenco de la 19-a jarcento la operoj estis verkitaj en la itala lingvo, eĉ se la komponanto estis en Anglio, Germanio kiel Georg Friedrich Händel, Aŭstrio kiel Mozart aŭ en Rusio.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne