Katedralo de Laon

Katedralo de Laon
katolika katedralo [+]
Koordinatoj49° 33′ 51″ N, 3° 37′ 30″ O (mapo)49.56433.625Koordinatoj: 49° 33′ 51″ N, 3° 37′ 30″ O (mapo)

Katedralo de Laon (Aisne)
Katedralo de Laon (Aisne)
DEC
Lokigo de Aisne en Francio
Map
Katedralo de Laon

Vikimedia Komunejo:  Cathédrale Notre-Dame de Laon [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
La okcidenta fasado
Mura skemo de la meznavo

La katedralo de Laon (france Notre-Dame de Laonfrance Dipatrino de Laon) estas unu el la ĉefverkoj de gotika arĥitekturo en Francujo. Ĝi estis konstruata en la jaroj 1155 ĝis 1235 kaj apartenas al la unuaj preĝejoj starigitaj laŭ tiu stilo. La preĝejo anstataŭis pli malnovan katedralon el la 5-a jarcento, kiu estis forbrulinta en 1112.

La unua gotika krucoripa volbo ekestis ekde 1140 en la novkonstruata ĥorejo de la katedralo de Sankta Denizo. La efiko estis grandiozega. Ekde tiam la episkopoj en la nordo de Francujo konstruis laŭ gotika stilo, kiu do rapide disvastiĝis. Ene de nur malmultaj jaroj ekestis la novaj katedraloj de Sens (1140), Senlis (1151) kaj Noyon 1157. La katedralo de Laon ankaŭ apartenas al ĉi tiu frua fazo de Gotiko.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne