Konstelacio

Ĉi tiu artikolo temas pri nuntempa oficiala divido de la ĉielo al 88 areoj, kaj diversaj antaŭaj sistemoj. Por pli vasta signifo rigardu la paĝon Stelaro.

Konstelaciostelarostelfiguro estas aro da steloj kiuj rigardataj el la Tero formas grupon kaj figuron. La unuopaj steloj havas nenian fizikan rilaton unu al la alia, kaj troviĝas en malsamaj distancoj de la Tero. La termino estas uzata en astronomio kaj astrologio. Nuntempe la ĉielsfero (la plena solida angulo) estas dividita al 88 areoj, kun nomoj devenaj de tradiciaj astronomiaj kaj astrologiaj sistemoj. [1]

Jam en la 2-a jarcento la astronomo Ptolemeo priskribis 48 stelfigurojn, kiujn li nomis laŭ la Greka Mitologio. Pli poste Johann Bayer (1572–1625), Johannes Hevelius (1611–1687) kaj Nicolas Louis de Lacaille (1713–1762) difinis pliajn konstelaciojn, ĉefe videblajn sur la suda ĉielosfero.

Interalie, ankaŭ la ĉinoj havis sian apartan sistemon de konstelacioj.

La nuntempa oficiala divido de la ĉielo en 88 konstelaciojn estiĝis en 1922, kiam la Internacia Astronomia Unio priskribis kaj difinis la nunajn konstelaciojn. Dekdu el ili estas trairataj de la ekliptiko; ili konsistigas la zodiakon, kiu ludas gravan rolon en astrologio.

  1. Ekzistas ankaŭ alia uzo de la termino konstelacio, tradicia en pluraj astronomiaj skoloj (ekz-e vd la germanan Konstellation):

    Momenta situacio en la ĉielo, la relativaj pozicioj de la stelfiguroj kaj planedoj, tiaj kiajn ilin vidas surtera observanto:

    favora, malfavora konstelacio (en astrologio) ktp.

    (Vd en ReVo ekzemplojn fare de bonaj aŭtoroj esperantaj)


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne