Korano

القرآن‎
sankta libroliteratura verko • waḥy
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo klasika araba lingvo
Eldonado
Ĝenro religia teksto • sankta libro
Loko de rakonto Arabio
vdr
La unua surao de la Korano.

Korano (arabe القرآن Al-Qur'an) estas la sankta libro de Islamo, konsiderata la Vorto de Dio kaj la kulmino de la Dia revelacio al la homoj. Korano priskribas la islaman kredon.

Laŭ la islama tradicio, Korano estis diktita dum 23 jaroj en la 7-a jarcento de la Anĝelo Gabrielo al la lasta profeto Mohamedo. Mohamedo unuafoje aŭdis la voĉon de Gabrielo kiel sonorilon, sed poste li povis aŭdi la vortojn. Li kaj liaj sekvantoj skribis la vortojn sur palmfolioj kaj ŝtonoj. Nur post lia morto Korano estis inkigita kaj ricevis ĝian finan formon (sub la rego de Utmano, de 644 ĝis 656). Ĝi enhavas 114 ĉapitrojn (nomite surah, t.e. surao), ordigitaj ne laŭ temo sed ĝenerale laŭ longeco, la plej longa metita unua, ktp. Pro la strukturo de Korano, ĝi estas facile parkerigita en la araba, tiel ke hodiaŭ milionoj da kredantoj povas deklami la tutan libron parkere.

La profeto Mohamedo ne faris miraklojn, kiel Jesuo KristoMoseo, sed laŭ islamo la Korano mem estas la miraklo: nenia homo povus verki ĝin aŭ similan sen la helpo de Dio.

Al kristanoj kaj judoj, la sceno, rolantoj kaj figurantoj de Korano estas tre konataj: Adamo, Noa, Jozefo, Moseo, Maria kaj eĉ Jesuo; Dio, kiu estas unusola, ĉiopova, ĉioscia, Satano, la princo de mallumo, Tago de Juĝo, anĝeloj, paradizo por la bonaguloj kaj infero (la Fajro) por la aliaj, ktp. Tamen, ili estas malsame interpretitaj. Ekzemple, la Korano vidas la Leĝon de Moseo kiel profunde saĝa, sed en detalo sole por la judoj (parte kiel puno), ne por la tuta homaro. Ĝi vidas Jesuon ne kiel Dio enkarnigita, kiel en kristanismo, sed kiel tute homa profeto laŭ la modelo de Noa kaj Moseo.

La Korano havas multajn rakontojn pri profetoj. Laŭ Korano, profeto estas homo kiu ricevas la vorton de Dio, avertas siajn samlandanojn, kiuj tiam per ilia surdeco, pereas. Pensu pri Noa, Moseo aŭ Jesuo. La mesaĝo estas klara: aŭskultu al Mohamedo, la fina profeto, aŭ suferu la sekvon!

Laŭ islamo, Korano ne estas Biblio alterna sed la kulmino de la Biblio mem. Islamanoj honoras la Biblion kiel sankta, sed kredas ke, per surdeco kaj blindeco de koro, la judoj kaj kristanoj difektigis ĝian tekston -- diiginte Jesuon, ekzemple. Homoj emas turni for de Dio, diiginte aliajn -- astron, statuon, kaj eĉ profeton. Kiel la miskompreno pri Moseo necesigis Jesuon, tiel ankaŭ la miskompreno pri Jesuo necesigis Koranon.

Dum la Biblio instruas precipe per historio, poezio kaj rakonto, la Korano emas instrui per rekta instruo.

Kie judismo estis disvastigita de Torao, kie kristanismo estis disvastigita de Evangelioj, tie islamo estis disvastigita de libro, Korano. Kie en kristanismo la granda miraklo estas homo—Jesuo—tie en islamo, la granda miraklo estas libro—Korano.

La juraĵoj en Korano estas bazo de ŝario.

Korano estas ĉefa studobjekto de koranlernejoj (madrasamedresé).


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne