Leopoldo la 2-a (Belgio)

Leopoldo la 2-a
2-a Reĝo de la belgoj
Persona informo
Léopold II de Belgique
Naskonomo Léopold Louis-Philippe Marie Victor de Saxe-Cobourg-Gotha
Naskiĝo 9-an de aprilo 1835 (1835-04-09)
en Bruselo
Morto 17-an de decembro 1909 (1909-12-17) (74-jaraĝa)
en Laken
Mortis per Cerba sangado Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Royal Crypt (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Belgio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Leopoldo la 2-a (Belgio)
Familio
Dinastio dinastio Saksio-Koburgo kaj Gotao de Belgio vd
Patro Leopoldo la 1-a de Belgio Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Ludovikino el Orleano Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Karolino de Meksiko, Filipo de Belgio, Ludoviko FIlipo, Kronprinco de Belgio, Georg von Eppinghoven (en) Traduki, Arthur von Eppinghoven (en) Traduki kaj stillborn son von Sachsen-Coburg und Gotha (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Caroline Lacroix (en) Traduki (1909–)
Maria Henrietta de Aŭstrio (1853–nekonata valoro) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Princess Louise of Belgium (en) Traduki
 ( Maria Henrietta de Aŭstrio)
Klementino de Belgio
 ( Maria Henrietta de Aŭstrio)
Lucien Philippe Marie Antoine Delacroix Durieux
 ( Caroline Lacroix (en) Traduki)
Princino Stefanino el Belgio
 ( Maria Henrietta de Aŭstrio)
Prince Leopold, Duke of Brabant (en) Traduki
 ( Maria Henrietta de Aŭstrio)
Philippe Durieux (en) Traduki
 ( Caroline Lacroix (en) Traduki) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo monarko Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Bruselo vd
Reĝo de la belgoj
Dum 18651909
Antaŭulo Leopoldo la 1-a, lia patro
Sekvanto Alberto la 1-a, lia nevo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Leopoldo la 2-a, denaske Louis Philippe Marie Victor de Saksio-Koburgo-Gotao (naskita la 9-an de aprilo 1835 en Bruselo; mortis la 17-an de decembro 1909) estis la dua Reĝo de la belgoj, ekde la morto de sia patro, Leopoldo la 1-a, la 10-an de decembro 1865, ĝis sia morto.

Leopoldo edziĝis al Maria Henrietta de Aŭstrio kaj havis kun ŝi kvar gefilojn:

  • Louise, 1858 - 1924
  • Leopold, 1859 - 1869
  • Stefanie, 1864 - 1944
  • Clementine, 1872 - 1955

Post mortiga akcidento de lia sola filo Leopold en 1869 lia frato Filipo iĝis tron-heredonto, sed ankaŭ li mortis, en 1905, antaŭ la reĝo. Tial posteulo de Leopoldo la 2-a iĝis lia nevo Alberto, filo de Filipo.

Leopoldo la 2-a havis la reputacion de elstara diplomato kaj negocisto; li iĝis konata precipe pro sia "privata" kolonio "Libera Ŝtato Kongo", kiun li en 1884 dekretis sia privata posedaĵo kaj kiu estis 70 fojoj pli granda ol Belgio. En 1908 la belga registaro aneksis la ŝtaton kaj nomis ĝin Belga Kongo (nuna Demokratia Respubliko Kongo). En la intertempo Leopoldo riĉigis sin per eksporto de eburo kaj kaŭĉuko, por kio li establis teroran reĝimon kun sklaveco, forhako de manoj kaj kapumado.

Kvin tagojn antaŭ sia morto Leopoldo edziĝis kun baronino Blanche Delacroix, kun kiu li jam havis du filojn, kiujn li preferis al la filinoj de sia unua edzino. Pro tio kaj pro lia krima ekspluatado de Kongo li tiutempe estis malŝatata de preskaŭ ĉiuj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne