Marlene Dietrich

Marlene Dietrich
El filmo Stage Fright
El filmo Stage Fright
Persona informo
Marlene Dietrich
Naskonomo Marie Magdalene Dietrich
Naskiĝo 27-an de decembro 1901 (1901-12-27)
en Germanio Berlino, Germanio
Morto 6-an de majo 1992 (1992-05-06) (90-jaraĝa)
en Francio Parizo, Francio
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Rena malfunkcio Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo III. Städtischer Friedhof Stubenrauchstraße (en) Traduki, 34-363 Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj germanafrancaitalaangla vd
Ŝtataneco Usono (1939–)
Nazia Germanio (1933–1939)
Vajmara Respubliko (1918–1933)
Germana Imperiestra Regno (1901–1918) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Liszt-muzikaltlernejo vajmara (1918–)
Goethe Gymnasium (en) Traduki
Akademio de Drama Arto „Ernst Busch“ Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Marlene Dietrich
Memorigilo Marlene Dietrich
Familio
Patro Louis Erich Otto Dietrich Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Wilhelmina Elisabeth Joséphine Felsing Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Rudolf Sieber (1924-1976)
Amkunulo Erich Maria Remarque
Yul Brynner
John F. Kennedy
Mercedes de Acosta
Jean Gabin
Wilhelm Michel (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Maria Riva
 ( Rudolf Sieber) Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Georg Hugo Will (en) Traduki (bofrato) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo Marlene Dietrich vd
Okupo filmaktoro
violonisto
teatra aktoro
aktoro
amuzisto
kantisto
aŭtobiografo
televida aktoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Los-AnĝelesoBerlino vd
Aktiva dum 1919-1984
En TTT Marlene Dietrich
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Marlene DIETRICH [marlene ditriĥ] (naskiĝis la 27-an de decembro 1901 en Berlino, mortis la 6-an de majo 1992 en Parizo) estis germana aktorino, populara seksosimbolo kaj kantistino. Ŝi estas konsiderata unu el plej evidentaj mitoj de la sepa arto (kino), kaj ankaŭ kiel la naŭa plej bona stelulino de ĉiuj tempoj laŭ la American Film Institute.[1]

Dietrich daŭris populara tra sia longa kariero de ofta reinventado de si mem.[2] En Berlino en la 1920-aj jaroj, ŝi aktoris en teatro kaj mutaj filmoj. Ŝia rolo kiel Lola-Lola en Der Blaue Engel (1930) reĝisorita de Josef von Sternberg, havigis al ŝi internacian famon kaj kontrakton kun Paramount Pictures en Hollywood. Tie, filmoj kiel Shanghai Express (1932) kaj Desire (1936) utiligis ŝian belecon kaj ekzotecon, fiksis ŝin kiel stelulino kaj faris ŝin kiel unu el la plej altprezaj steluloj de ŝia epoko. Dietrich iĝis usona civitano en 1939; dum la Dua Mondmilito ŝi estis tre populara. Kvankam ŝi daŭre faris kelkajn filmojn post la milito, Dietrich ĉefe turneis dum multaj spektakloj.

Ofte en la rolo de fatale erotika vampireca virino Marlene Dietrich fariĝis la seksosimbolo de la 1930-aj jaroj. Post sia unua granda sukceso (Der blaue Engel), ŝi en la jaro 1930 transloĝiĝis al Usono, kie ŝi subskribis 7-jaran kontrakton kun Paramount. La politika situacio en Nazia Germanio maltrankviligis ŝin tiel, ke ŝi rifuzis ĉiujn proponojn de germanaj kinentreprenoj kaj eĉ ne vizitis sian naskiĝlandon ĝis 1945. Tiukadre en 1939 ŝi fariĝis usona civitanino.

Post la Dua Mondmilito Marlene Dietrich malofte rolis en filmoj, sed havis grandajn sukcesojn kiel kantistino de kanzonoj. Kvankam ŝi ankoraŭ faris porokazajn filmojn post la milito kiel Witness for the Prosecution (1957), Dietrich pasigis plej el la 1950-aj ĝis la 1970-aj jaroj turnee tra la mondo kiel spektaklistino. En 1976 ŝi finis sian karieron sur la scenejoj de la tuta mondo kaj komencis verki siajn memoraĵojn. La lastajn vivojarojn ŝi pasigis tute retirite en Parizo.

Dietrich estis konata pro siaj humanitaraj klopodoj dum la milito, gastigante germanajn kaj francajn ekzilitojn, havigante financan subtenon kaj eĉ defendante sian usonan ŝtatanecon. Pro sia laboro por plibonigi la moralon en la frontolinioj dum la milito, ŝi ricevis kelkajn honorojn el Usono, Francio, Belgio kaj Israelo. En 1999, la Usona Kininstituto nomis Dietrich la naŭa plej granda stelulino de la klasika holivuda kinarto.[3]

  1. Lista de los mejores actores y actrices según AFI (American Film Institute).. Arkivita el la originalo je 2011-07-07. Alirita 2014-06-15.
  2. "Marlene Dietrich – The Ultimate Gay Icon » The Cinema Museum, London". The Cinema Museum, London. Alirita la 29an de majo 2019.
  3. "AFI's 50 Greatest American Screen Legends". Arkivigite je 2013-01-13 per la retarkivo Wayback Machine American Film Institute. Alirita la 29an de majo 2019.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne