Mary WOLLSTONECRAFT /ˈwʊlstənkrɑːft/ (naskiĝis la 27-an de aprilo 1759 en Londono, mortis la 10-an de septembro 1797 en Londono) estis brita verkistino, filozofino kaj frutempa feministino.
Dum sia mallonga kariero, ŝi verkis romanojn, traktatojn, vojaĝrakonton, historilibron pri la Franca Revolucio, sed ankaŭ porinfanajn rakontojn aŭ eĉ libron pri ĝentilaj manieroj. Wollstonecraft estas precipe konata pro sia Pravigo de la Rajtoj de Virino, en kiu ŝi opiniis ke virinoj ne estas denaske malsuperaj al viroj, sed ŝajnas tiel nur pro manko de edukado. Ŝi sugestis rigardi kaj virojn kaj virinojn kiel raciemajn animulojn, kaj imagis novan socian ordon sole fondotan sur racio.
Inter la ĝenerala publiko aŭ la feministoj, la malkvieta vivo kaj la kompleksaj, relative tumultemaj amrilatoj de Wollstonecraft ofte vekis pli da intereso ol ŝiaj verkoj. Post du malsukcesaj interrilatoj kun Henry Fuseli kaj Gilbert Imlay, la verkistino edziniĝis kun la filozofo William Godwin, eminenta ateisto kaj unu el la fondintoj de la anarkiista movado. La geedzoj havis unu filinon, Mary Shelley, kiu poste fariĝis la aŭtorino de la famega Frankenŝtejno. Mary Wollstonecraft mortis je la frua aĝo de tridek ok jaroj, pro sepso post la akuŝo. Ŝi postlasis plurajn nefinitajn manuskriptojn.
Hodiaŭ, Wollstonecraft estas konsiderata kiel fondinta teoristino de feminista filozofio. Ŝia frua aserto pri la egaleco de virinoj, ŝia atako kontraŭ tradicia virineco kaj ŝia luktado kontraŭ la degrado de virinoj antaŭvenis la aperon de feminismo je la 19-a jarcento. Feministaj gravuloj aŭ aktivistoj ofte elvokas la filozofajn ideojn aŭ la personajn batalojn de Wollstonecraft kiel gravegajn influojn sur siaj vivoj.