Mediteraneo

Mediteraneo
interna maro • mediteraneeca maroakvokolekta areo

Satelita foto de Mediteraneo.

Satelita foto de Mediteraneo.
Profundeco
  Maksimuma 5,267 m
Areo 2 966 000 km²
Supra tutaĵo Atlantiko
Najbaraj tutaĵoj Nigra maro
Kontinento Eŭropo
Afriko
Azio
Landoj  Francio
 Italio
 Turkio
 Grekio
 Slovenio
 Albanio
 Monako
 Kroatio
 Montenegro
 Sirio
 Libano
 Israelo
 Egiptio
 Libio
 Tunizio
 Alĝerio
 Malto
 Maroko
 Hispanio
 Kipro
Koordinatoj 38° 0′ 0″ N, 17° 0′ 0″ O (mapo)3817Koordinatoj: 38° 0′ 0″ N, 17° 0′ 0″ O (mapo)
Map
Mediteraneo
Alfluantoj Pado
Rodano
Ebro
Nilo
Insuloj 3300+. La plej grandaj estas: Balearoj, Korsiko, Sardinio, Sicilio, Malta Insularo, Ĝerbao, Ioniaj insuloj, Kreto, Rodoso, Kipro
Urboj Aleksandrio, Barcelono, Alĝero, Izmiro, Tel-Avivo, Romo, Ateno, Antalya, Bejruto, Tripolio, Mersin, Marseille, Muğla, Napolo, Tanĝero, Tunizo, Split
vdr
La limoj de Mediteraneo.

Mediteraneo estas maro inter Eŭropo, Azio kaj Afriko. Fakte sude de suda Eŭropo, norde de Nordafriko kaj okcidente de Okcidenta Azio (Levantenio). En la okcidento, la Ĝibraltara Markolo konektas ĝin kun Atlantiko, precize inter suda Hispanio kaj norda Maroko. Tiele la maro estas foje konsiderata parto de la Atlantika Oceano, kvankam ĝi estas kutime identigita kiel komplete separata akvejo. Ĝi estas preskaŭ ĉirkaŭita de tero, nome la Mediteranea regiono. Ekde 1869, la Sueza Kanalo interkonektas Mediteraneon kun la Ruĝa Maro sudoriente. Simile nordoriente tra Bosporo oni aliras al konektita sed aparte Nigra Maro.

Ĝi etendas sur 2.966.000 km² aŭ pli ĝenerale du kaj duono da milionoj da km² depende de la mezuroj, kaj ĝia plej granda profundo estas 5.267 (36°34' N, 21°08' O) metroj (apud la peloponeza duoninsulo en la nomita Kalipsa Fosaĵo en la Iona maro), dum la averaĝa profundo estas 1,500 m. Ties konekto al la Atlantiko (nome la Ĝibraltara Markolo) estas nur 14 km larĝa. La Ĝibraltara Markolo estas mallarĝa markolo kiu konektas la Atlantikan Oceanon al la Mediteranea Maro kaj separas Ĝibraltaron kaj Hispanion en Eŭropo el Maroko en Afriko. En oceanografio, ĝi estas foje nomita la Eŭrafrika Mediteranea Maro aŭ Eŭropa Mediteranea Maro por distingi ĝin el aliaj mediteraneaj maroj.

Antikve la romianoj nomis ĝin la "ter-meza" maro (la latina mediterraneus, kun signifo de "mediteranea", el medius, "mezo" kaj terra, "tero") aŭ Mare Nostrum ("Maro Nia"), dum la helenoj nomis ĝin la "Interna Maro". Ĝi nomiĝas ankaŭ "Blanka Maro". Ĉirkaŭ ĝi aperis civilizoj (egipta, hebrea, helena, romia, kristana, islama, renesanca) kiuj influis la tutan mondon. Tiele oni ofte parolas pri la mediteraneaj regionoj. Ĝi estis grava vojo por komercistoj kaj veturantoj de antikvaj epokoj kiuj permesis komercon kaj kulturan interŝanĝon inter plej fruaj popoloj de la regiono. La historio de la Mediteranea regiono ludis gravan rolon por kompreni la originojn kaj disvolvigon de multaj modernaj socioj.

Biogeografie, Mediteraneo estas unu el la maraj provincoj laŭ la Monda Natur-Fonduso (WWF) kaj la organizaĵo Nature Conservancy. Mediteraneo estas ankaŭ en la listo de la tutmondaj 200 pro sia graveco pri la naturprotekto. Tutĉirkaŭ tiu maro regas iom simila klimato (mildaj kun pluvegaj vintroj kaj varmaj kaj sekaj someroj), kaj grandioza propraj kaj apartaj faŭno, flaŭro, kaj tipaj pejzaĝoj, kies limo (ĉefe ties norda limo) estas ofte nete difinebla.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne