Jen listo de okazaĵoj en novembro 2021:
- 3-a de novembro 2021
- 5-a de novembro 2021
Eksplodo de naftokamiono okazigis pli ol 90 mortoj, ĉefe de homoj kiuj venis preni nafton el akcidentita kamiono.
- 10-a de novembro 2021
- 13-a de novembro 2021
Pro poluo, Nov-Delhio fermis siajn lernejojn por unu semajno.
- 13-a de novembro 2021
- 15-a de novembro 2021
Dum la ribeluloj el la norda regiono Tigrajo alproksimiĝis al Adisabebo, ĉefurbo de Etiopio, tie okazis tajdo de arestoj de tigrajanoj pro etna deveno.
- 16-a de novembro 2021
- 20-a de novembro 2021
33 konkoj, uzitaj por ornamado kaj datrilatantaj al antaŭ proksimume 150 000 jaroj, estis malkovritaj en kaverno (Artnet) de Maroko.
- 19-a de novembro 2021
- 21-a de novembro 2021
Almenaŭ 75 migrantoj mortis pro boatakcidento dum provo atingi Italion el Libio, kio totalis jam pli ol 500 mortintojn kaj pli ol 700 malaperintojn tiukadre en la jaro.
Protestoj en Belgio, Nederlando kaj Aŭstrio kontraŭ novaj limigoj pro nova pliigo de kazoj de KOVIM-19.
Unua raŭndo de prezidentaj balotoj en Ĉilio finiĝis per preskaŭ egaleco kaj okazos dua raŭndo.
Lokaj kaj regionaj balotoj en Venezuelo.
- 23-a de novembro 2021
- 24-a de novembro 2021
Mortis pro renversiĝo de boato 31 enmigrintoj, kiuj klopodis atingi Brition el Francio.
Sveda ĉefministro Magdalena Andersson eksiĝas kelkajn horojn post sia elektiĝo, pro disfalo de la parlamenta koalicio.
Vakcino kontraŭ KOVIM-19 por adoleskantoj estas registrita en Rusio. Ĝi baziĝas sur Sputnik V. Laŭdire pli ol 30 mil rusiaj adoleskantoj malsanas je KOVIM-19 nun.
Diplomatia krizo okazas inter Ĉinio kaj Litovio post malfermo de oficejo de Tajvana reprezentanto en Vilno.
Sukcesis la lanĉo de la kosmosondilo DART, kies celo estas elprovi metodon por deviigi asteroidon, ĉi-okaze la sateliton de la asteroido 65803 Didimo.
- 25-a de novembro 2021
la komitato de TEJO ne subtenis la proponon pri kvotoj laŭ genro kaj loĝloko por kandidatoj al postenoj en la organizo.
Almenaŭ 52 laboristoj mortintaj pro eksplodo de metano en mino de Siberio.
La 25-a de novembro estas deklarita Internacia Tago por la Eliminado de la Perforto kontraŭ Virinoj, kaj en diversaj landoj okazis protestoj kontraŭ malaktiveco de registaroj por eviti tian fiagadon.
Oni anoncis por Germanio kreadon de tripartia registaro (socialdemokratoj, liberaloj kaj verduloj) kun kanceliero Olaf Scholz, post 16 jaroj de regado de CDU kaj Angela Merkel.
- 26-a de novembro 2021
- 29-a de novembro 2021
Ŝtorma vento damaĝis aŭtojn, arbojn kaj domojn en Istanbulo, kvar homoj mortis de vundoj.
La unua virina ĉefministro de Svedio, Magdalena Andersson estas reelektita de la parlamento denove, post kvintaga paŭzo, kaj enoficiĝas, gvidanta socialdemokratian minoritatan registaron.
- 30-a de novembro 2021