Noto: Ne konfuzu ĝin kun Papuo-Barato, aŭ kun hinda subkontinento (Hindio/Hindujo), kiun oni same kiel Baraton foje nomas Hindujo.
Barato | |
Barata Unio, Barata Respubliko, Hindio, Hindujo, Hinda Unio, Hinda Respubliko | |
भारत गणराज्य | |
Bhārat Gaṇarājya | |
Detaloj | Detaloj |
Nacia himno: Jana-Gana-Mana | |
Nacia devizo: Satyameva jayate (सत्यमेव जयते) Nur vereco triumfas | |
![]() | |
Bazaj informoj | |
---|---|
Ĉefurbo | Nov-Delhio |
Oficiala(j) lingvo(j) | hindia lingvo, angla lingvo |
Uzata(j) lingvo(j) | 24 lingvoj kies plej grava estas la hinda |
Plej ofta(j) religio(j) | hinduoj (80,46 %), islamanoj (13,43 %), kristanoj (2,34 %), siĥoj (1,87 %), budhistoj (0,77 %), ĝainistoj (0,41 %), aliaj (0,72 %) |
Areo | 3 287 590 km² |
- % de akvo | 9,5 % |
Loĝantaro | 1 326 093 247 (2020) |
Loĝdenso | 324 loĝ./km² |
Loĝantoj | Baratanoj |
Horzono | +5:30 |
Interreta domajno | in |
Landokodo | IND |
Telefona kodo | 91 |
Plej alta punkto | Kangchenjunga |
Plej malalta punkto | Kuttanad |
Politiko | |
Politika sistemo | Federacia respubliko |
Ŝtatestro | Prezidento Droupadi Murmu |
Ĉefministro | Narendra Modi |
Nacia tago | 26-a de januaro 1950 (respubliko) |
Sendependiĝo | 15-a de aŭgusto 1947 |
Ekonomio | |
Valuto | Barata rupio (INR) |
Esperanto-movado | |
Landa E-asocio | Federacio Esperanto de Barato |
Barato (ankaŭ skribita Bharato aŭ konata kiel Hinda Unio, hindie भारत गणराज्य, [barat ganaraĝja] aŭskulti, respektive Respubliko Barato), estas federacia ŝtato en Suda Azio sur hinda subkontinento ĉe la Hinda Oceano. Ĝi estas la sepe plej granda lando laŭ areo, la dua plej loĝata lando (kun ĉirkaŭ 1,2 miliardoj da loĝantoj) kaj la plej loĝata demokratia lando en la mondo. Ĝi limas kun la Hinda Oceano sude, kun la Araba Maro sudokcidente, kaj la Golfo de Bengalo en sudoriento. Ĝi kunhavas landlimojn kun Pakistano okcidente;[1] Ĉinio, Nepalo, kaj Butano nordoriente; kaj Birmo kaj Bangladeŝo oriente. En la Hinda Oceano, Barato estas najbara de Srilanko kaj Maldivoj. La insuloj Andamanoj kaj Nikobaroj de Barato kunhavas maran limon kun Tajlando kaj Indonezio.
La Hindia subkontinento estis hejmo de la urba Induso-civilizacio de la 3a jarmilo a.K.E. — unu el la plej fruaj civilizoj de la mondo.[2] En la venonta jarmilo, la plej aĝaj skribaĵoj asociaj kun Hinduismo ekkomponiĝis. Grandskala urbanizado okazis sur la valo de la rivero Gango en la unua jarmilo a.K.E. kio kondukis al Mahajanapado, kaj aperis kaj Budhismo kaj Ĝainismo. Plej fruaj politikaj plifirmiĝoj okazis dum la Maŭrja kaj la Gupta imperioj; la postaj duoninsulaj Mezaj Regnoj influis super kulturoj tiom for kiom ĝis Sudorienta Azio. En la mezepoko, alvenis Judismo, Zoroastrismo, Kristanismo, kaj Islamo, kaj aperis ankaŭ Siĥismo, ĉiuj el kiuj aldonis al la mondoregiono diversajn kulturojn. Multo el la nordo falis al la Delhia Sultanlando; la sudo estis unuigita sub la Viĝajanagara imperio. La lando estis unuigita en la 17a jarcento fare de la Mogola Imperio. En la 18a jarcento, la subkontinento venis sub la Maratha Imperio kaj en la 19a jarcento sub la Brita Orienthinda Kompanio, kio poste ŝanĝiĝis al Britkrona regado. Naciisma movado aperis en la fino de la 19a jarcento, kio poste, sub Mahatma Gandhi, famiĝis pro la propagando por neviolenta rezistado kaj kondukis al la sendependeco en 1947.
En 2017, la ekonomio de Barato estis la sesa plej granda laŭ MEP kaj la tria plej granda laŭ akirpova komparo.[3] Post ekonomiaj reformoj baze sur merkatoj en 1991, Barato iĝis unu el la plej rapide kreskantaj ĉefaj ekonomioj kaj estas konsiderata ĵus industriita lando. Tamen ĝi daŭre frontas defiojn pro malriĉeco, korupto, malsufiĉa nutrado kaj neadekvata publika sansistemo. Kiel ŝtato kun atomarmiloj kaj mondoregiona potenco, ĝi havas la duan plej grandan armeon en la mondo kaj rangas la kvina laŭ militarmea elspezo inter ŝtatoj. Barato estas federacia respubliko regata laŭ parlamenta reĝimo kaj konsistas el 29 subŝtatoj kaj 7 unuigaj teritorioj. Barato estas ampleke agnoskata pro sia ampleksa kinarto, riĉa kuirarto kaj fekundega naturo kaj vegetaĵaro. Ĝi estas plurisma, multlingva kaj mult-etna socio kaj estas ankaŭ hejmo al diverseco de naturo en vario de protektitaj habitatoj. Barato estas membro de ASEAN Plus Tri.