Ortodoksismo

Ortodoksismo
emblemo
grupo de kristanaj konfesioj Redakti la valoron en Wikidata
Orienta Kristanismo • Kalcedonia kristanismo
vdr
Ortodoksa preĝejeto en Orienta Pollando
Distribuado de la ortodoksa kristana branĉaro en la mondo. Malhele: Plimulto kaj pli hele grava malplimulto (ĉ. 10%)
La ikono de "La Triunuo de la Malnova Testamento", pentraĵo de Andrei Rubliov, komence de la 15-a jc..

Ortodoksismo estas la tria plej granda branĉo de kristanismo, havante 214 milionojn da anoj, precipe en la orienta Eŭropo kaj okcidenta Azio. (Du aliaj branĉoj, la katolika kaj la protestanta, havas respektive 1027 kaj 316 milionojn). Ĝi estas la bizanca branĉo de kristanismo, kiu havas 11% de ĉiuj kristanoj. Ĝi estas la ĉefa formo de kristanismo en Grekio, Rusio, Belorusio, Ukrainio, Rumanio, Bulgario, Serbio, okcidenta Azio, kaj iuj aliaj landoj. Oni nomas ĝin ankaŭ Bizanca Ortodoksismo por distingi ĝin de la Orienta Ortodoksismo, de kiu ĝi apartiĝis post la Koncilio de Kalcedono en 451.[1]

  1. Monda Konsilio de Eklezioj, "Iglesias ortodoxas (bizantinas)", hispanlingve

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne